|
LAKTA VOJO |
|||||
|
laktavojo/20070417 |
|||||
Reiri al la ĉefapaĝo |
Mondcivitano - 2-a Jaro - n-ro 6 - Aprilo 2007 – 2
Antaŭ dudek jaroj la poeto Horácio Dídimo omaĝis Prof-ron Paŭlo Amorim Cardoso per tiu ĉi verko. Sed ne nur per poemoj li simpatias Esperanton. Estrinte la Departementon pri Nacia Lingvo, Prof-ro Horácio Dídimo garantiis la instruadon de Esperanto ĉe Federacia Universitato de Cearao antaŭ kelkaj jaroj. Jen la belaj "Esperantaj Poemetoj":
|
||||
|
1. ALFLUO la vivo mimas la maron |
1. MARÉ-CHEIA a vida imita o mar |
7. KORO sonoriloj solidare sonoras |
7. CORAÇÃO os sinos tocam solidários |
||
|
2. MIRRAKONTO la feinoj dancas ĉirkaŭ la luno |
2. CONTO DE FADAS as fadas dançam ao redor da lua |
8. LA ĈIELO ROMPIĜIS pluras tondras fulmas |
8. O CÉU PARTIU-SE chove troveja relampeja |
||
|
3. LUDO la bufo piedfrapas sur la sapo |
3. BRANCADEIRA o sapo sapateia no sabão |
9. BIRDO verda suno tra la tempo juna |
9. PÁSSARO verde sol através do tempo jovem |
||
|
4. NOKTO kial ne venas la steloj? |
4. NOITE por que não vêm as estrelas? |
10. ĈIELO KAJ MARO sama blua lumo |
10. CÉU E MAR mesma luz azul |
||
|
5. MATENO longa lumo prilumas junion |
5. MANHÃ longa luz ilumina junho |
11. SPEGULO mi vidas alian min |
11. ESPELHO eu vejo outro eu |
||
|
6. KIO ESTAS? trans la nova tago? |
6. QUE HÁ? além do novo dia? |
12. KRISTNASKO mia via lia niaj frataj koroj |
12. NATAL o meu o teu o seu os nossos fraternos corações |
||
|
La cearaano Horácio Dídimo diplomiĝis pri Juro (Ŝtata Universitato de Rio de Ĵanejro) kaj pri Beletristiko (Federacia Universitato de Cearao). Li profesoriĝis pri Brazila Literaturo (Federacia Universitato de Paraibo) kaj doktoriĝis pri Kompara Literaturo (Federacia Universitato de Minas-Gerajso). Horácio Dídimo estas ano de Cearaa Beletristika Akademio kaj de Cearaa Akademio pri Portugala Lingvo. Li verkis poezion: Tempo de Chuva (Pluva Vetero), Tijolo de Barro (Argila Briko), Passarinho Carrancudo (Kolerema Birdeto), A Palavra e a palavra (La Parolo kaj la parolo) kaj A nave de prata (La Ŝipo el Argento), A estrela azul e o almofariz (La Blua Stelo kaj la Pistujo), A nave de rubi (La Ŝipo el Rubeno). Ankaŭ por la infana publiko li inspiriĝis ĉe As reinações do rei (La Petolaĵoj de la Reĝo), Historinhas do mestre jabuti (Etaj Rakontoj de Sinjoro Tertestudo), inter aliaj. Por la religia leganto li, kiel elstara partoprenanto de Katolika Komunumo Vizaĝo de Kristo, verkis As harmonias do Pai Nosso (La Harmonioj de Patro-Nia), tekstaro bazita sur la fama preĝo instruita de Jesuo mem (Sankta Mateo, 6,9-13). Por la faka publiko li publikigis la eseojn As funções da literatura infantil (La Celoj de la Porinfana Literaturo) kaj As dimensões do ofício de escritor (La Dimensioj de la Verkista Metio) kaj aliajn gravajn tekstojn. Multajn fojojn laŭdita kaj premiita, tiu fama poeto havas tute apartan stilon. Li celas atingi signifoplenan kristanan mesaĝon por la homaro, sed nepre per simpla formo komponi sian altnivelan poezion. Videblas ĉe "Esperantaj Poemetoj", ke la poeto profitas koincidajn homofonajn vortojn inter la esperanta kaj la portugala lingvo por proponi poetikajn rimedojn, kiel la paronomazion. Kreema verkisto, li ludas per tiaj homofonaj vortoj. Unu ekzemplo estas en "Alfluo". Tie oni legas "la vivo / mimas / la maron". La esperanta vorto "mimas" rememorigas al la orelo de portugalparolanto la verban formon "mimar", tio estas "Ameme kaj karese trakti iun kaj tro indulgi ties dezirojn aŭ kapricojn" (http://reta-vortaro.de/revo/art/dorlot.html). Alia rimarkinda ekzemplo troviĝas en la vorto "sapo". Tiu lingva formo sugestas du manierojn legi: esperante ĝi signifas la objekto uzata de iu por purigado de io; siaflanke la parolanto de la portugala legas ion tute alia, ĉar "sapo" portugale estas "bufo". Tiuj bonhumoraĵoj ne kaŝas la celon, kiun la kolekteto da poemoj enhavas: la poeto ligas ĉiun triversetan juvelon al respektiva monato, ĝis atingi la Kristnasko, kiam unuiĝas "mia via lia / niaj frataj / koroj". Tiel kiel faras la verkantoj de hajkoj, kiuj celas pripensi la kvar sezonojn, la "Esperantaj Poemetoj" versas pri la subtilaj signoj de la naturo, nome la ama voĉo de la Eternulo. Tiel la poeta, kiu scipovas aŭdi kaj vidi tiujn ŝajnajn etajn mesaĝojn senditajn al homaro, fariĝas laŭdanto de la gloro de Dio. Ene de "Esperantaj Poemetoj" abundas sufiĉaj pruvoj pri tio, ke tute ne estas facila afero verki samtempe simple kaj profunde. Ne dubindas, ke tia propono valoras ĉe arto. Despli ĉe la vivo mem. |
|||||
|
|
|
||||