INTERLINGVISTIKA

REVUO
Julio/2007
http://leitejr.sites.uol.com.br/esperanto/ilr200707.htm
ISSN 1981-9978
Iam mi legis diraĵon - "Ne malfacilas la unua, sed la dua eldonaĵo". Pro mia optimismo, mi ne kredis je tio, ĝis la momento kiam mi provis eldoni la duan numeron de Interlingvistika Revuo. Neatenditaj baroj ŝajne konspiris por tio, ke tiu sprita frazo fariĝu vera profetaĵo.
Revuo ne estas spontana estaĵo, kiel arbo kreskanta en natura medio. Tute male. Tiel kiel okazas ĉe la agrikulturo, revuo postulas zorgeman aferon ne nur individua sed precipe kolektiva; kaj ankaŭ, ve, ĝi dependas de la mistera humoro de la vetero. Simile al la vegetaloj pri kiuj zorgas la mano de sperta agrikulturisto, revuo eĉ nature enmetas radikon, sed poste estas postulema pri akvo, nutraĵoj, lumo kaj plie - amo.
Kiam tuta aro da kondiĉoj por ke la eta planto estis plenigita, aperis la unua versio de Interlingvistika Revuo sur la bona grundo de Universitato de Fortalezo (nordorienta Brazilo). Tiam finiĝis la jaro 2005. Sed tiu ĉi redaktoro devis fari konkurson por la Federacia Universitato. Jen nova laborejo, sed jen ne antaŭvidebla rezulto: la unua loka teamo ne povis sekvi min okaze de la eliro. Danke al Dio tia sorto ne trafis Moseon.
Sekve de tio, Interlingvistika Revuo jam ne povis aperi sesmonate, laŭ dezireble en la una projekto. Do mi sendis ret-mesaĝon kun nova alvoko*, kaj ne malfruis la malavara sendado de artikoloj. Pli bone mi dirus, ke tuj helpis kunlaborantoj kun manpleno da semoj por nova plantado. La unuajn tekstojn sendis Renato Corsetti ("La instru-libro de Bruno Migliorini – sukceso dum okdek jaroj preter ĉiuj modeloj kaj aliroj al lingvo-instruado"), Detlev Blanke ("Interlingvistiko kaj esperantologio – ĉu vere necesaj? Skizo pri kelkaj aspektoj") kaj Petik János (Johano Petik) , el Hungario ("Kritikaj rimarkoj pri la lingvo Esperanto").
Omaĝe al la 120 jaroj de Esperanto mi kredis taŭga okazaĵo aldoni pli du memorindaĵoj: la unua estas la jubilea simbolo de la cenjariĝo de Esperanto sur la kovrilo; la dua estas la "Esperantaj Poemoj" de la brazila poeto Horácio Dídimo, per kiuj antaŭ dudek jaroj li metafore celebris la neforgeseblan daton.
Ne antaŭlonge sindoneme aliĝis al ĉi tiu eldona projekto tri brazilaj profesoroj. La kolofono riĉiĝis kun la jeso de Paulo Nascentes (Universitato de Braziljo) kaj de Emerson Werneck (Universitato de Braziljo). Nascentes, krom profesoro pri Lingvistiko en la ĉefa brazila universitato, estas la estrarano de Brazila Esperanto-Ligo kiu prezentis kurson pri Esperanto per brazila televidkanalo Planeda Unio; Werneck estas juna lingvistiko, kies esploro pri neologismoj en Esperanto fariĝis lia magistra disertaĵo.
Bone, mi devas konfesi, ke ne estas facile aperigi la duan numeron de multaj eldonaĵoj, sed ĉi tiu diraĵo nur relative pravas ĉe Esperantujo, kie laboras solidare kaj optimisme homoj, kiuj sincere fidas al la homa kapableco solvi problemojn. Eĉ se temas pri tabua dua eldonaĵo.
Jozefo Lejte**
Redaktoro
La redaktoro de Interligvistika Revuo honore invitas vin sendi vian artikolon pri unu el la jenaj temoj (nepre en Esperanto): 1) artikolo pri Interlingvistiko, Lingvistiko kaj Esperanto, Psikolingvistiko, Esperantologio, Lingva Filozofio, lingvaj aŭ kulturaj rajtoj, kultura diverseco; 2) Kompara Literaturo, Kompara Semiotiko, recenzo pri verkoj pri aŭ en Esperanto, instruado de Esperanto (metodo, gramatiko, sperto, k.t.p.); 3) tradukado al Esperanto. Bonvole atentu la formatojn de la sendotaj tekstoj ("html", "rtf", "txt" aŭ "OpenOffice.org Writer" - jam reviziitaj). Ne forgesu etan informon pri si mem (nomo, profesio, viaj verkoj, universitato aŭ asocio, lando, retadreso, k.t.p.). Fina dato por sendi estas la lasta tago de Septembro 2006. La retadreso de la redaktoro estas "leitejr@uol.com.br" - Prof-ro Leite [Lejte] - Federacia Universitato de Cearao - Brazilo. La unua numero de Interlingvistika Revuo elŝuteblas el <http://leitejr.sites.uol.com.br/unifor/200511_ilr_eo.htm>
** José Leite de Oliveira Junior, profesoro de Departemento de Literaturo de Federacia Universitato de Cearao, Brazilo - de iuj karesnomita Laktoido.