INTERLINGVISTIKA

REVUO

Julio/2007

http://leitejr.sites.uol.com.br/esperanto/ilr200707.htm



ISSN 1981-9978




Detlev Blanke - Interlingvistiko kaj esperantologio – ĉu vere necesaj? Skizo pri kelkaj aspektoj







1 Kio estas interlingvistiko?


Pri la objekto de interlingvistiko malsamas opinioj. Ekzistas diversaj difinoj kaj interpretoj.

La vorto ‚interlingvistiko’ mem jam invitas al du interpretoj:


(a) /interlingv/+[ist]iko la scienco pri interlingvoj

(b) /inter/ /lingv[oj]/+ [ist]iko la scienco pri ĉio inter la lingvoj


La interpreto (a) estas la tradicia kaj malnova kaj (b) estas relative nova.

Cetere, la adeptoj de Occidental-Interlingue kaj Interlingua nomas ‚interlinguistica’ la okupiĝon pri siaj lingvoj. Pri tiuj lingvoj apenaŭ aperas sciencaj studoj, kaj se tamen, tiam ĉefe en Esperanto.


Ni povas distingi tri ĉefajn „skolojn“ (kun subfakoj kaj nuancoj, kiujn mi ĉi-tie ignoras). Laŭ ili interlingvistiko okupiĝas


(1) pri la internaciaj helplingvoj, ĉu etnaj lingvoj ĉu planlingvoj

(2) pri la internacia lingva komunikado

(3) pri la rilatoj kaj procesoj inter la lingvoj, t.e. lingvo-kontaktoj,

lingvo-komparado, tradukado ktp.


Plej disvastigita verŝajne estas varianto de la koncepto (1), nome ke interlingvistiko estas scienco pri planlingvoj, kompara, priskriba kaj (eble) konstrua. Se oni objektivisme aliras la problemon kaj vidas nur la strukturon de planlingvoj, oni eterne povas disputi pri ties idealaj ecoj kaj daŭre analizi la novajn projektojn. Ili senĉese aperas kaj ankaŭ estonte aperados, aparte en tiu orminejo kaj rubaĵejo, la interreto, kiun la „homo ludens“ malkovris ankaŭ por lingvo-kreado.


La koncepto (2) estas pli vasta. Ĝi metas en la fokuson la procezon de internacia komunikado kun ĉiuj aspektoj (politika, ekonomia, lingva, kultura, psikologia, informadika ktp.) kaj kompreneble ankaŭ okupiĝas pri la komunikiloj, ne nur pri planlingvoj sed ankaŭ pri etnaj lingvoj. Ĝi estas interdiscipline, socilingvistike kaj lingvopolitike orientita. Laŭ miaj kelkjardekaj spertoj por kunlaboro kun lingvistoj ĝi pruviĝis multe pli taŭga ol (1).


La koncepto (3) limiĝas ĉefe al lingvo-komparado kaj lingvo-kontaktoj de etnaj lingvoj. Tamen tiaj studoj por la tradiciaj interlingvistoj ne estas superfluaj. Sed gravas la fokuso de la esploroj.


Se ni rigardas la sciencon ne kiel memcelon, tiam laŭ la koncepto (1) interlingvistiko helpu trovi la „plej bonan“ el inter la ekzistantaj planlingvoj aŭ difinu la kriteriojn, laŭ kiuj oni konstruu „la plej bonan“. Laŭ la koncepto (2) interlingvistiko helpu trovi la solvon por optimumigi la internacian lingvo-komunikadon.


La optimumigo laŭ mi ne nur havu teknikan sed ankaŭ socian dimension, tial eblas hipotezi, ke efika kaj samtempe demokrata komunikilo nur povas esti alte evoluinta planlingvo. Ĉe ekzistanta bezono tian planlingvon fakuloj povas pluevoluigi (ekz. fakaj leksikoj) per lingvo-planado.


2 Rolo de Esperanto en interlingvistiko


Se oni rigardas la lingvon ne nur kiel strukturon, sed kiel socian institucion, tiam oni venas al distingo inter


(a) projektoj,

(b) parte praktikitaj/-ataj planlingvoj (aparte temas pri Volapuko, Latino sine flexione, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua) kaj

(c) la ĝis nun plej alte evoluinta planlingvo Esperanto, kiu distingiĝas kvalite disde la grupoj (a) kaj (b) i.a. laŭ komunikaj terenoj, evoluinteco de la leksiko kvante kaj kvalite, lingvo-komunumo kun siaj kulturo, tradicioj, scienca prilaboriteco ktp.).


Tiun distingon neinformitaj lingvistoj ofte ne faras. Ili ne konscias pri ekzisto de planlingva komunumo kaj sekve ne povas imagi, ke la lingvo „havas“ kulturon (fakte ne la lingvo havas ĝin, sed la lingvo-komunumo).

Pro tio interlingvistoj, sendepende de siaj pozicioj, vole nevole ne povas ignori Esperanton, ĉar aparte per tiu planlingvo oni povas studi principajn problemojn de la tutmonda eksperimento, en kiu el lingvo-projekto fariĝis lingvo. Cetere, en Esperanto laŭ mia takso aperas pli ol 50 % de la interlingvistika fakliteraturo, aparte laŭ koncepto (1).


La esperantologio estas rigardebla subdisciplino de interlingvistiko. Ĝi esploras la fontojn, strukturon, evoluon, funkciojn, komunikado-terenojn kaj – interdiscipline - la lingvo-komunumon. Neniu alia planlingvo ĝis nun disponas pri aparta scienca disciplino (ne vere ekzistas „Volapuko-logio“, „Ido-logio“, „Interlingue-logio“, „Interlingua-logio“).

Kvankam rusistoj ne esploras la rusan lingvo-komunumon, germanistoj ne la germanan ktp., tamen gravas inkludi en esperantologion la studon de la esperanta lingvo-komunumo.


3 Manko de intereso


Bedaŭrinde en la esperantista komunumo la intereso pri aktiva scienca laboro estas subevoluinta. Tio validas ne nur por interlingvistiko kaj esperantologio, sed ankaŭ por la faka apliko ĝenerale.

Mankas interlingvistika fakrevuo, kvankam „Language Problems & Language Planning“, kiun eldonas CED kune kun la prestiĝa lingvistika eldonejo Benjamins en Amsterdam, havas interlingvistikan sekcion. Pro tio la apero de reta interlingvistika revuo de brazilaj kolegoj estas tre salutinda. Tamen gravas, ĉiam konservi kelkajn printitajn ekzemplerojn por arkivo. La retaĵoj foje povas malaperi..

De la faka revuo „Esperantologio – Esperantic Studies“ (EES) de 1999-2005 aperis nur tri kajeroj, nekontentiga rezulto. Ambaŭ revuoj suferas pro nesufiĉa abonantaro kaj manko de taŭgaj kontribuoj; tio aparte validas por EES.

Apenaŭ vendiĝas la interesaj aktoj de la nuntempe ĉefa interdisciplina fakaplika aranĝo-serio „Konferencoj de Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko“ (KAEST), kiun ekde 1998 ĉiun duan jaron organizas d-ro Petro Chrdle kun sia entrepreno KAVA-PECH.


Ĉe junaj esperantistoj, kiuj kleriĝis por siaj profesioj laŭ la lastaj scio-statoj (i.a. doktoroj kaj universitataj profesoroj) apenaŭ videblas la preteco kontribui fake en Esperanto. Brilaj esceptoj tamen ekzistas.


Kiuj estas la kialoj por tia situacio?


Eblas konstati ĉefe du malsamajn sintenojn de esperantistoj al la scienco, depende de tio, kiun rilaton ili havas al la rolo kaj eventuala perspektivo de la lingvo.


(1) Tiuj, kiuj unuavice volas praktiki la lingvon kaj utiligi la eblecojn de la komunumo, do preferas korespondi, beletrumi, turismumi, ŝatas esperantistajn kafo-klaĉojn ktp., ĝenerale ne tre interesiĝas pri interlingvistiko kaj pri la problemoj de la faka apliko (ekz. bonkvalita terminologia agado). Ili ne sentas la bezonon. Tio estas la granda plimulto.

Por ke mi ne estu miskomprenata: Kompreneble, korespondado, beletro, turismo kaj eĉ kafoklaĉoj gravas por Esperanto kaj ĝia komunumo kaj foje ankaŭ popularas ĉe diversaj interlingvistoj…

Tamen, se ni volas progresi kaj konservi al la lingvo estontecon ni bezonas praktikon kaj teorion.


(2) Tiuj, kiuj agadas kaj argumentas lingvopolitike, kiuj proponas Esperanton kiel alternativon kritike al la anglalingva hegemonio (diverskampe, en internaciaj organizaĵoj aŭ en Eŭropa Unio), multe pli ofte sentas la mankon de fakuloj, de science bazitaj argumentoj. Aparte ili spertas la negativajn efikojn de neinformiteco kaj ignoremo flanke de influhavaj sciencaj rondoj. Ili ja konscias pri la bezono je solida faka laboro.


4 Kial ni bezonas la sciencon?


Ni bezonas esplorojn pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj pro internaj kaj eksteraj kialoj, kiuj interligiĝas.


(1) Por nia interna kleriĝo: Se ni volas pli bone kompreni la internacian lingvan komunikadon, ni devas objektive studi ĝin. Krome, por bone kompreni la fenomenon planlingvo, ni devas studi la historion, la ĉefajn tendencojn kaj almenaŭ la plej konatajn sistemojn (i.a. ankaŭ por povi rilati al la konkurencaj sistemoj). La okupiĝo pri esperantologio ne nur klerigas nin, sed ankaŭ montras multajn problemojn de la lingvo, kiujn ni ne ignoru. La rezultoj devus servi al la Akademio de Esperanto, pli bone transpreni sian respondecon kiel lingvo-kultura instanco kaj aktiviĝi por sistema laboro. Bona esperantologia scio krome helpas al ni i.a. prepari pli modernajn vortarojn kaj pli efikajn instruilojn, adekvate reagi al reformproponoj kaj al bezonoj de lingvo-planado ene de planlingvo.


(2) Por nia ekstera agado.

Nur kleraj interlingvistoj kaj esperantologoj, kapablaj moviĝi en la scienca medio, havas ŝancojn publikigi fakartikolojn aŭ faklibrojn en la neesperantista scienca mondo kaj estas akceptataj kiel seriozaj partneroj. Ili estos singardaj pri diversaj mitoj („plej facila lingvo“, kiu estas „logika“ kaj „fonetika“, havas „nur 16 regulojn“ kaj estas parolata de „16 milionoj“ ktp.).

Por povi decidi pri la rolo de Esperanto, ekz. en la kleriga sistemo, pri ĝia enkonduko en la universitatan medion, eventuale eĉ por parta uzo en ŝtataj aŭ neŝtataj internaciaj organizaĵoj, la decidrajtigitoj konsultos ne unuavice la landan Esperanto-asocion, sed neesperantistajn fakulojn, unuavice lingvistojn, bedaŭrinde ne nepre tiujn, kiuj kompetentas pri la temo, la interlingvistojn. Se la lingvistoj restas malkleraj pri niaj temoj, iliaj ekspertizoj povas nur malutili.


6 Kiel kleriĝi kaj informiĝi pri la scienco?


Por kleriĝi pri interlingvistiko kaj esperantologio ne ekzistas tre idealaj kondiĉoj en la Esperanta lingvo-komunumo. Naciaj kaj internaciaj konferencoj ĉi-temaj maloftas. Maloftas konvenaj programeroj kadre de naciaj kaj internaciaj aranĝoj. En universitatoj oni foje ofertas pli malpli simplajn Esperanto-kursojn, sed ege malofte prelegseriojn pri la disciplinoj interlingvistiko kaj esperantologio.

Estas simptome, ke dum pli ol 40 jaroj neniu alia universitato sekvis la ekzemplon de Budapeŝto, kie eblas akiri instruistan diplomon por Esperanto. Oni tamen povas observi kreskiĝon de la kvanto de universitataj tezoj (aparte diplomaj kaj magistrigaj, sed ankau doktorigaj) aparte meze de la 70-aj jaroj.

Laŭdindas la internaciaj postdiplomaj “Interlingvistikaj Studoj” de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, iniciato de d-rino Ilona Koutny.

Lastatempo kreiĝis ebloj por subteni seriozajn studojn ankaŭ finance: Esperantic Studies Foundation (kp. <www.esperantic.org>)



Ekzistas sufiĉe da faka literaturo, pri kiu informas bibliografioj kaj bibliotekaj katalogoj, pli kaj pli ankaŭ en la reto. La materialfontojn mi klopodis koncize skizi („Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo“, Rotterdam:UEA, 2003). La gravega bibliografio de „Modern Language Association of America“ (MLA) enhavas sekcion pri „Aŭiliary languages. International languages“, kie ĉiujare registriĝas inter 300 kaj 400 titoloj (bibliografias Humphrey Tonkin kaj mi).

La „Informilo por Interlingvistoj“, kiun mi redaktas ekde 1992, en 4 kajeroj jare (ĝis fino de 2005 aperis 57 kajeroj) klopodas informi pri la ĉefaj interlingvistikaj publicaĵoj kaj aranĝoj en internacia skalo (kaj mi invitas al sendo de taŭgaj informoj). Por seriozaj interesitoj ĝi senpage haveblas ĉe UEA. Do, ebloj por infomiĝi tamen ekzistas.

Por plua informiĝo vidu ankau www.interlinguistik-gil.de kaj www.plansprachen.ch kun multaj ligoj.


7 Kelkaj proponoj


Laŭ la skizitaj situacio kaj problemoj mi rekomendas:


1. La gvidaj medioj de la Esperanta lingvo-komunumo pli bone komprenu la strategie gravan signifon de scienca agado kaj stimulu ĝin.


2. Aparte interesitaj kaj kapablaj fakuloj, aparte junuloj, ricevu subtenon, por kleriĝi pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ili havu eblecon prezenti siajn fakajn studojn sur nacia kaj internacia niveloj.


3. En nacia kadro necesas krei sciencajn societojn, organizaĵojn aŭ alispecajn instituciojn, kiuj kunigu la interlingvistike kaj esperantologie interesitajn homojn (tion kun certa sukceso ekde 1991 faras la germana „Societo pri Interlingvistiko“), stimulu ilin al faka laboro kaj donu eblecon por prezenti la rezultojn (prelegoj, publicaĵoj). Tiuj bone preparitaj homoj ekagu en la scienca kaj universitat-instrua medioj.


4. Estiĝu pli da internaciaj ebloj (konferencoj, seminarioj, programeroj en aranĝoj) por prezenti, diskutigi kaj publici interlingvistikajn kaj esperantologiajn studojn.


5. Necesas pli da streboj internaciskale unuigi kaj aktivigi la fakulojn (ĉu lige al „Centro de Esploro pri la Monda Lingvo-Problemo“ ĉu per novaj organizaj provoj kiel „Internacia Asocio pri Interlingvistiko“, en 2005 fondita en Tartu).



8 Elekta bibliografio pri interlingvistiko


8.1. Superrigardaj verkoj


Albani, Paolo/Buonarroti, Berlinghiero (1994): Aga magéra difúra. Dizionario delle lingue immaginarie. Torino: Zanichelli (ekzistas franca eldono).


Barandovská-Frank, Vera (1995): Enkonduka lernolibro de interlingvistiko. Sibiu: Edítura Universităti din Sibiu.


Bausani, Alessandro (1970): Geheim- und Universalsprachen. Entwicklung und Typologie. (Trad. Gustav Glaesser). Stuttgart: Kohlhammer. [Itala versio: Le lingue inventate. Linguaggi artificiali, linguaggi segreti, linguaggi universali. Roma: Casa Ed. Astrolabio-Ubaldini, 1974, dua eldono 1997).


Bernasconi, Edo (1977): Esperanto aŭ Interlingua? Faktoj kaj teorioj kontraŭ mitoj kaj antaŭjuĝoj. (Studoj 9). La Chaŭ-de-Fonds: Kultura Centro Esperantista.


Blanke, Detlev (Hrsg.) (1978): Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio [dua eldono 1986].


(1985): Internationale Plansprachen. Eine Einführung. Berlin: Akademie-Verlag.



 (2003): Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al la faka literaturo. (Esperanto-Dokumentoj 39E). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 40 p. (krom sube la angla ankaŭ ekzistas germana, ĉeĥa kaj ĉina eldonoj).


 (2004c): Interlinguistics and Esperanto studies: Paths to the scholarly literature. Esperanto Documents 47A. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.


 (2006): Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Herausgegeben von Sabine Fiedler. Frankfurt/Main k.a.: Peter Lang.


Bormann, Werner (1995): Die Hamburger Interlinguistik-Vorlesung. Kiel: Strigo.


Carlevaro, Tazio (1995): Per costruire una lingua. L'interlinguistica tra autonomia e neolatinismo. (2-a eldono) Bellinzona: Hans Dubois.


Couturat, Louis/ Leau, Léopold (1903+1907/2001): Histoire de la langue universelle (1903). Les nouvelles langues internationales (1907). Mit einem bibliographischen Nachwort (deutsch-französisch) von Reinhard Haupenthal. Hildesheim-Zürich-New York: Olms. (Dua represo de la eldonoj1903 kaj 1907).


Drezen, Ernest K. (1931/1991): Historio de la Mondolingvo. 4-a Esperanto-eldono redaktita kaj komentita de S. Kuznecov, Moskva: Progreso.


Duličenko, Aleksandr (1990): Meždunarodnye vspomogatel'nye jazyki. Tallin: Valgus,

Duličenko, Aleksandr (2006): En la serĉado de la mondolingvo aŭ nterlingvistiko por ĉiuj. Kaliningrado: Sezonoj.


Eco, Umberto(1996): La serĉado de la perfekta lingvo. Pisa: Edistudio.


Eichholz, Rüdiger/Eichholz, Vilma S. (Eld.)(1982): Esperanto in the Modern World. Studies and Articles on Language Problems, the Right to Communicate, and the International Language. Bailieboro [Ontario, Kanada]: esperanto press.


Fettes, Mark/ Bolduc, Suzanne (1998): Al lingva demokratio. Towards Linguistic Democracy. Vers la démocratie linguistique. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.


Fiedler, Sabine/ Liu, Haitao (Eld.)(2001): Studoj pri interlingvistiko. Studien zur Interlinguistik. Festschrift für Detlev Blanke zum 60. Geburtstag. Festlibro omage al la 60-jarigo de Detlev Blanke. Dobrichovice: KAVA-PECH.


Forster, Peter G. (1982): The Esperanto Movement. (Contributions to the Sociology of Languages. 32). The Hague-Paris-New York: Mouton.


Guérard, Albert Léon (1922): A Short History of the International Language Movement. London: Boni & Liveright.


Haupenthal, Reinhard (1968a): Enkonduko en la Librosciencon de Esperanto. Bibliografia gvidilo kun komento. Nürnberg: Pickel.


(Eld.)(1976): Plansprachen. Beiträge zur Interlinguistik. Darmstadt: Wiss. Buchgesellschaft.


Isaev, Magomet I. (Hrsg.)(1976): Problemy interlingvistiki. Tipologija i evoljucija meždunarodnych iskusstvennych jazykov. Moskva: Nauka.


(Eld.)(1991): Problemy meždunarodnogo vspomogatel'nogo jazyka. Moskva: Nauka.


Jansen, Wim (2003): Elementen uit de Interlinguiistiek. Amsterdam: Universiteit van Amsterdam.


Janton, Pierre (1973): L’Espéranto. (que sais-je? Nr. 1511). Paris: Presses universitaires de France. (4-a eldono 1994).


(1993b): Esperanto. Language, Literature, and Community. Ed. by Humphrey Tonkin. Translated by Humphrey Tonkin, Jane Edwards, and Karen Johnson-Weiner. Albany: State University of New York Press.


Knowlson, James (1975): Universal Language Schemes in England and France 1600-1800. Toronto-Buffalo: University of Toronto Press.


Kuznecov, Sergej N. (1987): Teoričeskie osnovy interlingvistiki. Moskva: Izd. Univ. Družby narodov.


Large, Andrew (1985): The Artificial Language Movement. Oxford: Basil Blackwell.


Libert, Alan (2000): A Priori Artificial Languages. München: Lincom Europa.

(2003): Mixed Artificial Languages. München: Lincom Europa.


(2004): Artificial Descendants of Latin. München: Lincom Europa.


Maat, Jacob (1999): Philosophical Languages in the Seventeenth Century: Dalgarno, Wilkins, Leibniz. Amsterdam: Universiteit, Institute for Logic, Language and Computation.


Manders, W.[ilhelmus] J.[ohannes] A.[rnoldus] (1947): Vijf kunsttalen. Vergelijkend onderzoek naar de waarde van het Volapük, Esperanto, Ido, Occidental en Novial. Purmerend: Muusses.


Mel’nikov, Aleksandr S. (2004): Lingvokult’turologičeskie aspekty planovych meždunarodnych jazykov (na fone etničeskich jazykov). Rostov-na-Donu: Izdatel’stvo Rostovskogo gosudarstvennogo pedagogičekogo universiteta.


Pei, Mario (1958/1968): One Language for the World. New York: Biblio and Tannen (represo de la eldono de 1958).


Phillipson, Robert (1992): Linguistic Imperialism. Oxford: Oxford University Press.


(2004): Ĉu nur-angla Eŭropo? (El la angla tradukis en Esperanto stván Ertl). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.


Piron, Claude (1994): Le défi des langues: Du gâchis au bon sens. Paris: Éditions L'Harmattan


Skaguchi, Alicja (1998): Interlinguistik. Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. Frankurt/M. : Peter Lang


Schubert, Klaus (Eld.)(1989a): Interlinguistics. Aspects of the Science of Planned Languages (Trends in Linguistics. Studies and Monographs 42). Berlin-New York: Mouton de Gruyter.


(Eld.)(2001): Planned Languages: From Concept to Reality. Interface. Brüssel: Hogeschool voor Wetenschap en Kunst.


Stojan, Petr E. (1929/1973): Bibliografio de Internacia Lingvo. Kun bibliografia aldono de Reinhard Haupenthal. Hildesheim: Olms (Unua eldono: Genf , Universala Esperanto-Asocio 1929).


Strasser, Gerhard F. (1988): Lingua Universalis. Kryptologie und Theorie der Universalsprachen im 16. und 17. Jahrhundert. Wiesbaden: Harrassowitz.


Symoens, Edward (1989): Bibliografio de universitataj kaj altlernejaj diplomverkoj, disertacioj kaj tezoj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Bibliographie: Thèses et dissertations universitaires ou d’ instituts superieurs sur l’espéranto et l’interlinguistique. Dissertations and theses on Esperanto and interlinguistics: A bibliography. Rotterdam: Universala Esperanto Asocio.


Symoens, Edward (1995): Bibliografio de Disertacioj pri Esperanto kaj Interlingvistiko. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. (Kompletigo al Symoens 1989).


Szerdahelyi, István (1977): Bábeltöl a világnyelvig. Budapest: Gondolat.


(Eld.)(1980): Miscellanea interlinguistica. Budapest: Tankönyvkiadó.


Tauli, Valter (1968): Introduction to a theory of language planning. Uppsala: Almquist & Wiksells.


Tonkin, Humphrey (1977): Esperanto and International Language Problems: A Research Bibliography. Washington: Esperantic Studies Foundation.


(Eld.)(1997): Esperanto, Interlinguistics, and Planned Language (Papers on the Center for Research and Documentation on World Language Problems 5): Lanham-New York-Oxford: University Press of America/ Rotterdam-Hartford: Center for Research and Documentation on World Language Problems.


Tonkin, Humphrey/Fettes, Mark (1996): Esperanto Studies: An Overview. Esperanto Document 43a, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio.



8.2 Periodaj Bibliografioj pri interlingvistiko


- The Modern Language Association of America: MLA. International Bibliography of Books and Articles on the Modern Languages and Literatures. New York: MLA (ĉapitro: Aŭiliary languages. International languages.)


- Bibliography of Linguistic Literature (BLL), Frankfurt: Klostermann

(ĉapitro: Plansprachen/Artificial languages)


- Bibliographie linguistique de l'année...et complément des années précédentes. Ed. Comité International Permanent des Linguistes. Utrecht: Spectrum (ĉapitro : Interlinguistics [planned languages] - Interlinguistique [langues planifiées])


-"Interlinguistische Informationen", eldonita de „Gesellschaft für Interlinguistik e.V.“ (GIL) Berlin.*


- "Informilo por Interlingvistoj", eld. de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvo-Problemoj, CED, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio **


* Mendebla ĉe Detlev Blanke (dblanke.gil@snafu.de )


** Mendebla ĉe UEA.


Pri la aŭtoro:


Blanke, Detlev (nask. 1941). - Dr.sc.phil., fakinstruisto (1965-1968); sekretario de la Esperanto-organizaĵo en Kulturligo de GDR (1968-1991); doktoriĝis (1976) kaj habilitaciis (1985) pri interlingvistikaj temoj ĉe Humboldt-Universitato en (orienta) Berlin, tie havas instrukomision pri interlingvistiko (1988-); prezidanto de „Gesellschaft für Interlinguistik e.V.“ (Societo pri Interlingvistiko) (1991-): ĉefaj verkoj „Plansprache und Nationalsprache - Einige Probleme der Wortbildung“ (pri vortfarado de Esperanto kompare al la germana, 150 p., 1981), „Internationale Plansprachen“ (pri internaciaj planlingvoj, 408 p., 1985); „Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen“ (405 p., 2006). Redaktoro de „der esperantist“ (1970-1990), „Interlinguistische Informationen“ (IntI, 1992-) , kaj de „Informilo por Interlingvistoj“ (IpI, 1992 -); elekta bibliografio ĝis 2000 en „Studoj pri Interlingvistiko“ (Red. Sabine Fiedler/ LIU Haitao, Dobrichovice: KAVA-PECH (2001) kaj de 2001-2005 en „Interlinguistische Beiträge“ (vidu sube).


dblanke.gil@snafu.de


Otto-Nagel-Str. 110

DE-12683 Berlin

Germanio