INTERLINGVISTIKA

REVUO

Julio/2007

http://leitejr.sites.uol.com.br/esperanto/ilr200707.htm


ISSN 1981-9978






Paŭlo Nascentes1 - Sed... kiom da homoj ludas hobojon?





Epizodion embleman de nia tempo mi rakontas! Ĝi bone montras aritmetikan rezonon linian, simplecan reganta. Alivorte, diktaturo de numeroj kaj kvanto malpermesante la percepton de nemezureblaj valoroj, kiel solidareco, justeco, reala demokratio, kompato, etiko, libereco.


Al kolego en universitata koridoro: “Kaj kiom da homoj tutmonde ludas hobojon?” – mi rebate demandis, antaŭ interparolanto surpriza pro tiel nekonvena demando sendube nerespondebla. Finfine, kion ezakte signifas ludi hobojon? Ĉu esti lertega muzikisto tiufake? Ĉu sukcese, sed suferige, ludi datrevenan kanzoneton? Aŭ ĉu ĉiuj nuancoj inter tiuj ekstremaĵoj? Ĉu ĉiuj hobojo-ludantoj kadastriĝas en siaj asocioj? Ĉu popolnombrado pridemandas tian aspekton de monda vivo? Evidente, tio ne malmeritigas la gravecon de la hobojistoj, kaj amatoroj kaj profesiuloj. Tio tamen ne permesas konkludi, laŭ aviada metaforo, ke hobojludado ja “ne ekflugis”. Same tio permesas konkludi nenion ajn pri graveco kaj utileco de tiu belega muzikilo.


Preferinde oni ludu hobojon kadre de mondcivitaneca koncerto kaj kune laboru por levi ĉies spiriton per sublimeco de muziko. Pro tio ke ni jam scias tion, ke nia familio estas homaro, kaj pro tio ke ni apartenas al tiu homgrupo kiu jam scias ankaŭ tion, ke ‘nenia ideologio neniel superas solidarecon’, ni ne faras tiajn demandojn. Male, ene de poraktiva sintenado, ni preferas babile montriĝi plenrespektemaj rilate al alies kulturoj kaj lingvoj antaŭ gefratoj francoj, argentinoj, germanoj, italoj, danoj, usonanoj. Ni ilin ne altrudas la portugalan: tio estus malĝentileco! Ni ne akceptas, nialande, ke oni altrudu al ni iliajn respektivajn lingvojn aŭ tiun de iu ajn popolo: tiu estus absurda kultura submeto! Ni do ja preferas la kulturan ekologion, la valorigon de diverseco, la amon al lingva demokratio, kaj la plenan verban interkomprenon, sen dusensaĵoj, pere de ilo lingva transnacia, neŭtrala, kaj harmonia samkiel solo de hobojo en pompa koncerto.


Proksimume 160 milionoj da rezultoj haveblas tajpe la vorton esperanto en Interreta serĉilo. Tiu estas la nombro da elektronikaj paĝoj kiuj pritraktas la temon. Kontrolu mem la ciferojn hodiaŭajn!


Jen kial tiuj kiuj lernas Esperanton kaj ĝin babile praktikas internaciskale, kaj perrete, kaj dumkongrese, kaj dumvojaĝe, senpere konatiĝadas la plejmalsamajn kulturajn perspektivojn de diversaj frataj popoloj. Kaj tio okazas sen iu ajn lingvobaroj! Dume, jes, oni ankoraŭ bezonas nacilingvigi tiun kiu estas parolata esperante, lingvo tamen kies lernado postulas malplian tempon ol tiun bezonatan por ellerni etnajn lingvojn, plenajn je malregulaĵoj kaj esceptoj.


Relativa lernrapideco de Esperanto estis pruvita per scienca pedagogia eksperimento gvidita en Universitato de Paderborn. Esploroj tieaj evidentigadis la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Alivorte, tiu kiu lernas Esperanton plifortigas sian lingvan artikulacian lertecon kaj sian logikan rezonon. Tio faciligas la lernadon de matematiko, de fiziko, de idiomoj, krom plifortigi ankaŭ la senton pri aparteno al la tuta homa familio. Dumvojaĝe gastiĝante ĉe esperantisto, eblas koni landpartojn kiujn turistgvidantoj kutime ne montras. Tio nin ebligigas ankaŭ gustumi kulturerojn kvazaŭ oni gustum-profitus preciozecon de koncerto por violono kaj hobojo!













1Docento pri Esperanto en Etendiĝa Altlernejo de UnB – Universitato de Braziljo