INTERLINGVISTIKA

REVUO
Julio/2007
http://leitejr.sites.uol.com.br/esperanto/ilr200707.htm
ISSN 1981-9978
Mi ne mirus legante konsterniĝajn (eĉ protestajn) reagojn je tio, kion mi deziras vortigi ĉi-malsupre pri nia komuna lingvo. Tio ja estas la spertaĵo verŝajne ne sole mia, ke tiu, kiu aŭdacas provi eĉ nur publike prezenti (ofte eĉ nur nebule mencii) kelkajn (kvankam sufiĉe fortike motivitajn kaj ripareblajn) makulojn lingvajn de E, pleje devas suferi amaran frustriĝon. Tio almenaŭ certas, ke tra la lastaj 15 jaroj la plimulto de ĉi tiaj provoj miaj simile fiaskis. La argumentoj de la fiaskigantoj: gazet-redaktoroj, akademianoj, simplaj s-anoj k.t.p. okupis (kaj eble ankaŭ nun okupus) vastan skalon, ekde la bagateligo ĝis la kategoria rifuzo kompletigita per protesto pro „endanĝerigo de E”. Mi aldonas, ke kompletigoj akompanadis ankaŭ la moderajn protestojn, kiel ekz. tia, ke „vi frapas al pordo malfermita, ĉar la evoluigo ankaŭ de E estas ne deove malpermesita kaj ne malebla”, kaj mi tie ankaŭ ricevadis la konsilon lasi la tutan aferon al talentaj kaj aŭtoritataj verkistoj aŭ krei mem verkojn, kie mi povus ankaŭ popularigi eventualajn lingvajn „inventaĵojn”. Opiniante grava kaj ne neglektebla la forigon de subjektivaj malhelpoj antaŭ la sana evoluo de E, mi unue traktos kelkajn ĉi tiajn demandojn, opiniojn principajn.
1.„E estas jam ne projekto, pri kiu diskutadi”
Tiun ĉi kontraŭargumenton mi ofte ricevis, precipe de akademianoj kaj antaŭ ĉ. 10 jaroj. Ĝi ĉiam surprizis min, ĉar per ĝi oni frapadis al pordo malfermita: nomi lingvon ekzistantan kaj uzatan jam de pli ol 110 jaroj „projekto” estus stultaĵo, absurdaĵo kaj ankaŭ mi ĝin tia konsideris neniam. La tubero en ĝi tamen estas, ke oni ĝin aplikadas kun valideco je la tutaĵo de E, sugestante la tezon, ke la evoluo de E ankaŭ rilate la tutaĵon de gramatiko jam finiĝis (koncedante, ke la ĝisdatigo de la leksiko restas tereno senĉese evoluigenda por igi E-on vivpova, ĉiuterene uzebla).
La argumento estas ankaŭ pro pluraj kaŭzoj vundebla.
Unue: ANKAŬ LA LINGVISTIKO (t.e. la scienco, niaj scioj pri la naturo de la parola-skriba komunikado homa) EVOLUAS, inkluzive ankaŭ de la interlingvistiko, kiu (alm. teorie kaj laŭ mi) devas zorgi ankaŭ pri la aplikado de tiuj scioj ĉe E. Ilustre mi mencias nur tion, ke motive por entute okupiĝi pri lingvaj aferoj (al la E-movado mi origine aliĝis por uzadi la lingvon kaj ankaŭ kontribui al ĝia popularigo, ne por teoriumado pri lingvaj aferoj) servis la demando „tio eblas kiel, ke dum la baza principo por la kreo de E estis ’aposterioreco’, Z mem kaj precipe la postaj adeptoj de E ne nur ne sukcesis krei firman kaj senmakulan, unuecan sistemon frazvortordan por nia lingvo, sed ankaŭ kategorie rifuzadas (i.a.) miajn provojn adoptigi tian, kvankam vere aposterioran?”. Mia „aŭdaceco” baziĝis ne nur sur la kono de la koncernaj atingaĵoj de lingvistiko, sed ankaŭ sur la fakto, ke la sistemo estas ne nur imagita, sed ankaŭ aplikata en vivanta lingvo etna (eĉ, ankaŭ lingvistoj ĝian konon fakte ĉerpadis el tiaj fontoj …), la reagoj (precipe de akademianoj) estis tamen rifuzaj (kelkakaze eĉ ironiaj kaj malhonoraj), malgraŭ tio, ke kelkaj el la rifuzantoj eĉ ne sciis pri tiu aŭ alia atingaĵo lingvistika.
Due: la argumento estas des malpli akceptebla, ĉar defiante la ĝenerale akceptatan tezon, ke la lingvoj estas KOMUNAJ produktoj de homaj komunumoj, ĝi kvazaŭ faras el E objekton de nova religio, kulto, kies evoluigeblecon ĝiaj adeptoj neas samtiel, kiel la koncernaj organoj ekleziaj neadas la ŝanĝeblecon de Biblio, Korano k.s. aŭ de la religiaj dogmoj (apelaciante al ilia Dia deveno k.s.).
Trie: estas kelka kontraŭdiro ĉi tie. Unuflanke e-istoj kelkfoje ŝvite klopodadas por demonstri, pruvi la VIVANTECON de E, aliflanke, per la malebligo de gramatika evoluigo objektive aspektigas E-on lingvo mortinta (ĉar kiu lingvo ne evoluas plu, tiu rigardeblas samtiel mortinta, kiel la latina kaj ceteraj idiomoj de la fora pasinteco, eĉ uzate kiel la angla, germana k.t.p.). Kvankam apenaŭ pli ol 100-jara, E jam estas vere ne projekto. Kaj tamen: la evolustato de iu ajn lingvo (kiel tutaĵo) estas unu afero, kaj tio, ĉu kune kun aŭ eventuale malgraŭ ties „postprojekteco” plievouigendaĵoj en ĝi ekzistas aŭ ne, estas alia afero. Kaj miaj rimarkoj koncernis nur kelkajn tiajn elementojn.
2. „Lasu la evoluigon de E al talentaj verkistoj”
„Fuŝuloj ja povus nur detrui E-on.” – oni kelkfoje povis aŭdi-legi de anoj de nia „aristokrataro”, kiel kompletigon. Nu, vero estas ankaŭ en ĉi tio. Se invoki ekzemplojn el la historio de etnaj lingvoj, oni povus diri (ĉar tio veras), ke en certa evolustato sia ankaŭ etnaj lingvoj trairis kelkan artan evoluig-procezon, en kiu partoprenis ne malkleraj kamparanoj aŭ metiistoj, sed intelektuloj ankaŭ kun pli-malpli granda iniciteco en lingvistikaj demandoj.
Veras ankaŭ tio, ke la solvo ankaŭ de la gramatikaj problemoj de mi lanĉotaj atendeblas ne de iu ajn, sed de s-anoj pli malpli inicitaj en la misterojn de lingvaj aferoj, de lingvistiko. Tro timi pri E ni tamen ne devas, ĉar sana filtra meĥanismo funkciadas ankaŭ kaze de nia komunumo, kiu nature, per si mem malebligas la ĝeneraliĝon de malbonaj solvoj. La malpermeso el faka vidpunkto do estas superflua. Sed ne nur superflua.
Tio estus malfacila decidi, kion pli esprimas ĉi tiaj protestoj: ĉu la orgojlon de multaj anoj de nia intelektularo kontraŭ la malpli kleritaj aŭ ĉu la (esence) bonvenan intencon gardi nian lingvon kontraŭ la interveno de ĉi lastaj en la naturan evoluproceson de E. Sed pravu kiu ajn konjekto, ambaŭ estas malutilaj.
Unue: kiel tio supre jam diriĝis, ĉiu lingvo (alm. tiuj kreitaj por vastronda uzado) estas la produkto de (teorie) tuta popolo, kaj ne nur de individuoj de iu ajn socia klaso resp. nacio.
E-istoj kutimas apliki la propagandan sloganon, diskutante kun „eksteruloj” pri la demando de internacia komikado, ke el la lingvoj pli-malpli internacie uzitaj aŭ uzutaj la plej grandan ŝancon populariĝi havas iu artefarita lingvo tia, kia estas ankaŭ nia E. Kial? Ĉar (ekz.) E estas NENIES, pro kio oni ĝin povas plej facile adopti kiel sian, ĝi do povas la plej facile fariĝi ĈIES proprajo.” Do pro la komuneco de ĝiaj fonto kaj proprieto. Sed ne sole pro tio.
E-istoj amas pro diversaj kaŭzoj E-on. Al unu plaĉas la relativa facileco lerni ĝin, al alia ĝia parola belsoneco, al la ceteraj io alia. Sed en nia komunumo ekzistas ankaŭ tiaj e-istoj, kiujn entuziasmigas tio sama rilate nian lingvon, kio entuziasmigis ankaŭ la kreintojn de Volapük, de nia E, aŭ de iu ajn alia lingvo artefarita: la „Prometea” ideo arte krei komunikilon. Se la kreado de nova projekto – precipe en la ombro de E – jam juĝeblas suprerflua, eĉ trobalasta, tiam ilin entuziasmigas la povo analizi la IL-kandidaton ankaŭ el gramatika vidpunkto, kaj atentigi la ceterajn s-anojn pri eventualaj plibonigendaĵoj, eventuale solvi tiajn problemojn en la lingvo.
Mi parolas pri povo, dum temas ĝuste pri tio, ke la orgojla tavolo de nia komunumo arogas al si la ekskluzivan rajton – eĉ diktatorece – juĝi pri la sorto de lanĉaĵoj, kontestoj originintaj „demalsupre”. La apartenuloj al tiu tavolo ŝajnas ne tre emaj kalkuli kun tio, kion riskas ili praktikante tiun diktatorecon. Tio estas io ne nova, ke unu el la precipaj karakterizaĵoj de niaj organizaĵoj estas la konstanta fluktuado de la anaro: malnovaj anoj foriras, novaj venas. Pri tio oni paroladas apenaŭ, ke inter la kaŭzoj de tio – alm. rilate kelkajn s-anojn - tre verŝajne ĉefrolas (krom la kripleco de nia movado) ĝuste la manko de la povo konstruive partopreni en la lingva evoluo de E. Niaj „aristokratoj” tiel do riskas ne malpli, ol la lojalecon de la (lingvistike) plej kleritaj, kreivaj kaj plej entuziasmaj s-anoj. La nuna E-komunumo kapablas nur – dogmatismajn – bigotojn evolui, kaj oni povus juste demandi, ĉu por nia afero ĉi tio utilas aŭ malutilas.
3. „Nia lingvo evoluigeblos per bonaj verkoj beletristikaj”
„Aldone, ekskluzive tiel!” – kutimas aldoni al la entitola „verdikto” la kondamnantoj de niaj „herezuloj”. Kaj vere, tio estus valora iom ekzameni ankaŭ la demandon kiel evoluigi E-on, supozante, ke niaj aŭtoritatuloj iam degnos ellasi la spiriton de demokratio en E-ujo el la „botelo” (sub punkto 2 mi iom ekzamenis la subjektivan flankon de la afero, nun iom rigardu la pli objektivan, metodan flankon de la afero).
Kiel tion supre mi jam menciis, ankaŭ mi ĵetas esence nenion kontraŭ la ideo popularigi per tuja praktika uzado de novaj vortoj, formoj. Mi tamen almetas, ke eĉ se rilate novajn vortojn ĉi tiu „rekta” metodo eble taŭgas, rilate kelkajn gramatikaĵojn ĝi taŭgas apenaŭ. Mi pensas unuavice pri tiuj lingvaj-gramatikaj aperaĵoj, kies anstataŭigo per pli bonaj solvoj estas ne simpla pro la enradikiĝinteco de la tradicia solvo. Kaze de ĉi-tiaĵoj necesas ankaŭ la klarigo de la motivoj por la modifo, eventuale kelka apologio. Ni rigardu ekz. la proponon (ĉi-malsupre traktotan) ŝanĝi la formon de la predikativa strukturo de ekz. „Estas agrablE vidi vin.”. Nur dirante, ke mi tion opinias konsilinda ŝanĝi ĝian formon, oni pleje kontraŭĵetus, ke kial, se ĉi tiu formo estas tre mallonga (do plaĉa), eĉ ke ĝi ŝuldas al ĉi tiu favora trajto sian profundan enrakiĝintecon, kaj oni atingus esence nenian progreson penante aliigi ĝin. Ĉi-kaze (kaj precipe kaze de Fundamentaj formoj) verŝajne ne taŭgus eĉ la asertado, ke temas lingva monstro, ĉar ĉi tiu temo necesigas pli-malpli detalan eksplikon.
Bona, sed kie ekspliki tiaĵojn, se niaj gazet-redaktoroj, vidante en ĉi tiaĵoj neniom pli ol la endanĝerigon de sia famo kaj de la debito de sia gazeto, pleje kategorie kaj konsekvence rifuzadas la peton-proponon publikigi la eksplikojn? Nia Akademio, kvankam iam disponinta propran bultenon, hodiaŭ jam eĉ rifuzadas la instigojn refoje estigi tiaĵon. Sed temas ne nur pri teĥnikaĵo: ankaŭ la renaskiĝonta bulteno nun estus superflua manke de la intenco de niaj akademianoj atribui al la periodaĵo tian funkcion. Kaj nia Akademio ne volas ne nur ĉi tion, sed eĉ tion, ke tiaĵoj entute aperadu en multobligita formo. Mi ja sciigas ne novaĵon asertante, ke AdE niatempe (kaj ne nur niatempe) rigardas kiel sian fundamentan taskon rebati, fiaskigi ĉiajn modif-proponojn gramatikajn en E.
Ne miskomprenu min: mi volas ne kondamni niajn akademianojn pro ĉi tiu kondutmaniero ilia, ĉar ili, agante ĉi tiel, verŝajne kredas fari bonon al E. Mi tamen sentas, ke ĉi tiel granda timo pri E estas senkaŭza, eĉ ĝi perfidas ilian prisilentatan opinion, ke la pozicio de E – ankaŭ el gramatika vidpunkto – estas ne tiel firma, kia ili ĝin kutimas aserti.
Kvankam tiu pozicio estas (alm. laŭ mi) vere firma, stabila. Sed ni nun rigardu la lingvajn makulojn mem.
4. Kiel krei bonan IL-on?
Ne miskomprenu min: demandante ĉi tion, mi volas ne al tio aludi, kvazaŭ mi opinius E-on malbona kaj invitus vin al kreo de nova IL-projekto. Samtempe tio, ke io estas bona, ne signifas, ke ĝi estas ankaŭ tute senerara, neplibonigenda. Miaj jenaj studoj mem pruvas ĝuste ĉi tion. Ĉio ĉi do juste metigas la demandon, ĉu kriterioj de lingva boneco entute ekzistas. Pri lingvoj, cetere, oni ofte diradas, ke absoluta boneco, t.e. perfekteco (precipe en scienca senco) ne tre estas io nepre celenda kaj atingenda. La juĝo de tio, kio estas ne nepre evoluigenda en iu konkreta lingvo, cetere estas ne apriore determinita. Mi nun tamen provas mencii tian ekzemplon (des pli, ĉar ĝin oni morgaŭ eble trovos necesa …). Temas pri la vorto „ne”.
El la teorie konstateblaj funkcioj de nia vorteto „ne” ni uzadas 2: 1. por nei tutan frazon-proponon kaj 2. por nei vorton, frazelementon aŭ ceterajn frazerojn. Pri tio oni pleje eĉ ne paroladas, ke „ne” povus ankaŭ ceterajn nuancajn funkciojn havi, almenaŭ rilate verbajn predikatojn. Nur por ilustri la aferon, jen 2 ekzempoj: funkcio 1 („okazis ne tio, sed io alia”): „Mi tie ne sidadis (sed, ni diru, staradis).”; funkcio 2 („tio (simple) ne okazis”): „Mi tie sidadis ne (eĉ se oni asertas ties malon).” La malantaŭa (maltradicia) pozicio de „ne” estus (etimologie) ne tute senprecedenca, en kelkaj ĝermanaj lingvoj la neaj vortetoj laŭregule metendas MALANTAŬ la verbojn. Ni tamen simple ignoras (aŭ eĉ ne konscias) ĉi tiun (hodiaŭ „potencialan”) funkcion, eventuale trovante ĝian aplikadon tropeziga, do superflua (hodiaŭ …). Kaj verŝajne estus ankaŭ cetaraj ekzemploj por citi.
La meto de la demando en la ĉapitra titolo nun kaŝas en si ne tiom la intencon liveri kvazaŭ kompason por lingvo-kreemuloj, ol nur provi citi kelkajn tiajn bazprincipojn, pro kies malobservo (aŭ nekonscio) ĉe la kreo de E Z kreis ankaŭ lingvajn elementojn de dubinda valoro, kiujn mi nun trudiĝas prezenti al vi. Kaj ankaŭ ĉi tio ne signifas kvazaŭ pro ili mia ŝato al E malgrandiĝus. Sed ĉio ĉi koncernas nur la kvantan flankon de lingva boneco, kaj miaj kritikaj rimarkoj koncernos la flankon kvalitan. Ni do iom traktu ankaŭ kelkajn demandojn de la flanko kvalita.
La difinado de la kriterioj de lingva boneco longan historion ne havas, kiel ĝin ne havas ankaŭ la arto krei IL-projekto(j)n. Mia celo nun estas ne prezenti la opajn, eventualajn stadiojn de tiu historio, nek la historion, priskribon de eventualaj kriteri-sistemoj. La unuan kriteriaron (laŭ miaj scioj) kompilis la usona asocio kun la akronimo IALA (post kiu ankaŭ la sistemo nomiĝas „IALA-kriteriaro”). Tiu sistemo havas valorajn kriteriojn (kiel ekz. la punkto n-ro 10: „unu vorto por unu nocio kaj unu nocio por unu vorto”), kiujn, se ili liatempe estus ekzistintaj, ankaŭ Z verŝajne estus konsiderinta (eĉ aplikis ankaŭ sen IALA). Kelkajn el ili (pri strukturaj demandoj „dekretadas” 11 punktoj) mi samtempe opinias de dubinda valoro aŭ bezonantaj pliprecizigon. Tiel, oni ne scias, kiugrade opiniis la kompilintoj la apriorecon de la strukturaj trajtoj (punkto 2) allasebla, aŭ – kaj mi defias unuavice tion – ĉu ni povus atribui al kriterio n-ro 9 („La strukturo estu … ne dependa de la karakterizaĵoj de apartaj naciaj lingvoj.”) absolutan sencon. Tio estas en ordo, ke la lingvokreanto ne estu apriore trudita servutule paŭsi la solvojn en apartaj lingvoj etnaj, sed (alm. laŭ mi) ĉe la kreado de aprioraj elementoj li/ŝi devas tre atente zorgi pri tio, ke la formo de tiuj elementoj neniel kontraŭdiru al la formoj poluriĝintaj en etnaj lingvoj (precipe fontaj por IL-oj). Tial, mi transformus la punkton n-ro 9 enmetante la vorton „ne nepre” („La strukturo ne nepre estu dependa …”), eĉ tiel, ke samtempe iuj ĝeneralaj trajtoj de la fontaj lingvoj etnaj (niakaze hindo-eŭropaj lingvoj) estu nepre kaj fidele observendaj ĉe la lingvo-kreado. 4 el la 5 lingvaj makuloj (ĉi-malsupre traktotaj) de E originas ĝuste el la malobservo de tiuj ĝeneralaj trajtoj. Ties argumenton mi supre jam menciis: ne la reguloj estis „dekaloge” donitaj ĉe la apero de etnaj lingvoj, sed male: la regulojn ni elfiltris el detala analizo de etnaj lingvoj. Tiajn „dekalogajn” regulojn ne disponis ankaŭ Z, sed estas io, kion li disponis, nome, tiujn elfiltritajn regulojn el etnaj lingvoj. Ĉi tiuj do devas etalone roli ĉe la juĝado pri la ĝusteco, boneco de apartaj lingvaj elementoj. Sed Z estis ne ĉiurilate tre fidela al tiuj reguloj, kelkakaze li eĉ kreis lingvajn „metafizikaĵojn” (tiujn mi kutimas nomi lingvaj monstroj). La traktadon de la kritikaj aferoj mi komencos ĝuste per ili.
Sed estas ankaŭ alia kriterio, cetere netrovebla inter la menciitaj IALA-kriterioj, kiun mi opinius nepre konsiderinda, simile kiel „etalonon”. Laŭ tiu, ĉe la elekto de strukturaj formoj kaj modeloj por sia lingva projekto oni povas ankaŭ tian situacion trafi, kiam taŭgan modelon en la etnaj lingvoj de li/ŝi konataj li/ŝi ne trovas. Tiukaze li/ŝi ne hezitu meti sub la lupeon ankaŭ la nelaŭmodajn, „malgrandajn” lingvojn, eventuale ankaŭ ekster la rondo de la laŭmoda lingvofamilio, la hindo-eŭropa. Mi koncedas, ke ĉi tio iom malfalicigas la taskon de la lingvokreantoj: ili ja devas koni multajn (ankaŭ malgrandajn) lingvojn (ĉi tio, cetere, preferigas la teaman, komunan kreadon al la individua) kaj ankaŭ esti kapabla sufiĉegrade ŝati la malgrandajn lingvojn (eĉ tiujn ekster la rondo de la plej laŭmoda lingvofamilio!). Tion ĉi mi substrekas tial, ĉar ĉe la solvo de problemoj de frazvortordo mi utiligis-proponas sistemon el malgranda lingvo etna – konante neniun pli taŭgan solvon alian.
II. La kritikaj rimarkoj mem
1. Pri la strukturo „estas …-e …-i / ke …”
1.1 Ĉu temas nur pri bagatelo?
Kiel tio konatas aŭ ankaŭ diveneblas el ĝia formo, ĉi tiun specialan formon de predikativa strukturo ni tradicie uzadas (alm. kiu ĝin uzadas …) tiam, se la subjekto en ĝi estas infinitiva strukturo aŭ subprop(ozici)o. Tiel, ni kutimas ordinare diri ekz., ke „Estas ĝojige vidi vin.”, resp. „Estas ĝojige, ke mi (povas) vidi vin.”. Kiel al tio supre mi jam aludis, ĉi tiu formo de la strukturo ŝuldas al sia mallongeco (krom al la Z-a origino) sian popularecon, tion, ke ĝi – malgraŭ sia monstreco – ĝis nun entute povis elteni la elprovadon. Kvankam la ekzisto mem ĉi tiu stranga aperaĵo (en la hungara oni kutimas diri pri ĉi tiaj fenomenoj „Malbona monero ne perdiĝas” …) meritus apartan esploradon, nun mi mencias nur, ke tiaĵoj troviĝas ankaŭ en mia gepatra lingvo, la hungara (alivorte „madjara”), kvankam tre malofte (oni tie uzadas ekz. la malĝustan vortformon „természetesen” (= nature) anstataŭ la ĝusta – kaj paralele uzata - formo „(az) természetes” (= tio estas laŭnatura, komprenebla)) . Tio, ke mi entute kuraĝas lanĉi ĝiajn problemojn, motiveblas per tio, ke la „pozicio”, „rango” de la aperaĵo en E estas multe pli alta ol tiu de la analoga aperaĵo ekz. en la hungara (kie ĝi ne superpasas la „rangon” de ankoraŭ tolerebla makuleto).
Kaj ĝi estas ne nur malĝusta, sed ankaŭ danĝera, ĉar „kontaĝa”. Antaŭ kelkaj jaroj mi vizitis unu el niaj vendejoj de E-aj presaĵoj, lerniloj (la nomo de ĝia geografia loko nun malgravas), sur kies enireja pordo pendis avizo (pri la servohoroj) kun konsterna vorto: „MalfermitE: de … ĝis …” k.t.p. Se preni la kompletan formon de la teksteto, ĝi aspektus jene: „La vendejo estas malfermitE de la …-a ĝis la …-a horoj.”, k.t.p., kie do la gramatika subjekto estas ne inifinitiva strukturo aŭ subpropozicio, kiel en nia entema kazo, sed ordinara nomo („vendejo”, do substantivo). Ĝia formulinto verŝajne estis sub la forta efekto de la „lakoneco” de nia entema formo, kvankam li/ŝi estus povinta uzi ankaŭ la vorton „malfermitA …” (oni ja apenaŭ estus perpleksa pri „kio estas malfermata”).
Kaj kio estas eble ankoraŭ pli surpriza kaj pli pensiga: en kelkaj niaj presaĵoj renkonteblas eĉ la formo sena je gramatika subjekto. Mi nun pensas ekz. pri PIV (1987), kie troveblas la formo „neeble” sub la vortitolo „-ebl/” kun tiaj ilustraĵoj, kiel „NEEBLE, ke li uzis tian fivorton” kaj „li ĵus mortis. – Ĉu EBLE?” Tion ĉi mi mencias ne kiel „riproĉon” – la funkcio de vortaroj ja estas fidele speguli la uzatajn formojn – sed pro tio, ĉar ĝi tie estas sen ia kritika rimarko menciita, kio atestas pri la ĝenerala akceptiteco de la strukturo. La leganto tamen devas scii, ke mi staras ne tute sola antaŭ la kritikaj okuloj de la legantoj, kvankam mi konas ne multe da samopiniantoj. La vero estas tio, ke e-istoj pleje estas malemaj okupiĝi pri analizado kaj taksado de E – pleje pro senrezerva ŝato al la kreaĵo de Z, sed verŝajne ankaŭ por ne riski sian eventualan famon, prestiĝon per tiaj („herezaĵoj”), kaj la sorto de herezuloj estas ne ĉiam enviinda. Sed ni rigardu la problemon mem.
Supre tion mi jam diris, ke manke de apriore preskribitaj (antaŭfiksitaj) reguloj, servantaj rimede por prijuĝi, kio estas ĝusta kaj malĝusta, evitinda en lingvoj, ni estas trudataj apogi nin sur reguloj sintezitaj el etnaj lingvoj. La nun uzatan (/ĝis nun uzitan) formon de la entema strukturo mi opinias ĝuste tial malĝusta, ĉar ĝi devias de la formo ĝenerale, (supozeble) eĉ universale aplikata en etnaj lingvoj. La devio konstateblas rilate 2 aferojn: unue, diference de la strukturoj en la plimulto da modernaj lingvoj Eŭropaj, en tiu E-a gramatika subjekto ne ekzistas, due, la predikativo akceptas morfologian formon ne adjektivan, sed adverban (kvankam oni ĝin nomas ne adverbo). Sed tio ĉi estas ankoraŭ ne decidiga argumento, ĉar oni povus refute diri, ke analogio en etnaj lingvoj mankas ankaŭ ekz. kun E-a participo predikta, ĉi tiu lasta tamen jam firme eltenis la provojn de uzado, des pli, ĉar kundiskutintoj jam prezentis ankaŭ kontraŭ-argumentojn, eĉ se tiuj poste pruviĝis nekonvinkaj.
1.2. Ĉu gramatika subjekto necesas?
Mia protesto koncernas ne tiom la mankon de gramatika subjekto, ol la adverban formon de la predikativo. Tamen: la manko de la subjekto defias onian lingvosenton, precipe en Eŭropo, analogioj en etnaj lingvoj kun la E-a formo, eĉ se ne ofte, tamen renkonteblas (mi pensas ekz. pri tiuj en la hispana, slovaka aŭ la hungara lingvoj). Tio ĉi estas tamen argumento ne decida. Ja konsideru ankaŭ, ke dum kaze etnaj lingvoj almenaŭ la konjugacia persono kaj nombro (identaj kun tiuj de la gramatikaj subjektoj en la etnolingvaj strukturoj, do de la 3-a persono ununombra) aludas al la mankanta (t.e. kaŝita) subjekto, en la E-a strukturo, pro la absoluta manko de verba konjugacio en nia lingvo, al tiu aludas nenio. Jen ilustraĵo ekz. el la slovaka: „Je (3-a persono ununombra) dobré vidieť vas.”, kio signifas: „(Tio) estas bona vidi vin.”. Mencieblas ankaŭ la kazo hungara de la sama signifo: . „Jó látni önt.”, kie al la 3-a persono ununombra aludas la regulo, ke en la 3-a persono prezenca (temas nur pri ununombro) la kopulo en tiaj strukturoj en ĝi mankas.
Al ĉi tio aldonendas ankaŭ, ke, almenaŭ laŭ la atesto de la koncernaj etnaj lingvoj, en Eŭropo oni („instinkte”) forte insistas pri la principo ne komenci frazojn/prop-ojn per „nuda” (sensubjekta) verbo. (predikato). Escepte servas, krom la supre menciitaj, nur la decidigaj (laŭ la PAG-termino „tutecaj”) prop-oj, kie en la plimulto da Eŭropaj lingvoj etnaj oni aplikadas la vortordon inversan (vd. ekz. la A „Are you ready?” = Ĉu vi estas preta?).
Kaj ne sole ĉi tio. En la tradicia E-o la nombro da kazoj, kie fraz- aŭ prop-komence staras la verbo „esti” estas tiel granda, ke mi jam kutimas nomi E-on „la ’estas’-lingvo”. Jen la koncernaj kazoj: „Estas malvarme” (en statindikaj esprimoj), „Estis anoncitaj dekretoj” (helpverbo ĉe kompleksaj verboformoj), „Estas multe da homoj en la strato.” (esprim-maniero de ekzistado), „Estas „bone vidi vin / ke mi vidas vin.” (nia aktuala temo), „Estis li, kiu alvenis la unua.” (mallonga formo de „Tio estas li, kiu …”). Jen do lingva malsano, kiu nomeblas „elefantiazo de estas-strukturoj”. Ĝi ne nur impresas strange kaj malnature pri E, sed ankaŭ (kaj precipe pro la ĵus menciita konsidero) perpleksigas la leganton-aŭskultanton, ĉar li/ŝi trudiĝas divenadi, kiun el la menciitaj fraztipoj aktuale enkondukas la komenca vorto „esti”.
1.3. Pri la adverba formo de la predikativo
Jen do la plej grava tubero en la afero. Mi verŝajne estus absolute ne okupiĝinta pri la afero, se ĝi havus formon adjektivan, eĉ se la subjekto mankus en ĝi. Ankaŭ ĉi tiu afero komence ekincitis min pro la manko de analogio kun etnaj lingvoj. Por konvinkiĝi pri ĉi tio sufiĉas pririgardi la respondajn strukturojn en kelkaj etnaj lingvoj (alm. en Eŭropo). Niaj frazoj „Estas bone vidi vin / ke mi vidas vin.” en la angla aspektas jene: „It is good to see you / that I (can) see you.”, en la franca: „C’est bon de vous voir / que je vous vois.”, en la germana „Es ist gut dich zu sehen / dass ich dich sehe.”. La slovakan kaj la hungaran ekvivalentojn mi jam menciis („Je dobré vidieť vas / že vidím vas.”, resp. „Jó látni önt / hogy látom önt.”). La esenco estas: la predikativoj en ĉiu el ili (good, bon, gut, dobré, jó) havas formon adjektivan, kaj ne adverban.
Fontojn de Z(amenhof) liverantajn respondon je la demando „Z elektis ekstravagancon anstataŭ la ordinaran formon elektis kial?” nekonante, la aferon mi trudiĝas per propra teoremo klarigi.
Mi eliras el tio, ke la plej bone konata idiomo gepatralingve uzita de Z estis verŝajne la rusa lingvo (li ja estis hebreo pli rusa ol pola), kiun bone koni por li estis necesa se por aliaĵo ne, tiam por povi daŭrigi siajn medicinajn studojn en Moskvo. Tio samtempe estas apenaŭ imagebla, ke tiun lingvon li ne analizadis, esploradis ankaŭ tra la okulvitroj de „interlingvisto” nerezigninta pri la realigo de la delonge dorlotita plano finkonstrui sian planlingvon.
Ni devas vidi ankaŭ, ke unu el la allogaĵoj de E estas la maksimuma simpleco, mallongeco de kelkaj gramatikaj strukturoj, kaj ke por atingi ĉi tion li konsideris la eventualajn rimedojn ne nur apriorajn, sed ankaŭ aposteriorajn, t.e. la respondajn solvojn en iuj idiomoj. Nu, al ĉi tiu grupo apartenas ankaŭ nia entema strukturo, pri kiu mi aŭdacas supozi, ke ĝi originas el la rusa lingvo. La rusa modelo tre verŝajne faris fortan impreson sur lin (ni povus diri, ke ĝi iom eĉ ravis lin), unuvice per sia mallongeco. Jen la rusa formo de la respektivaj frazoj: „(Это) хopoшo видеть вac / хopoшo, что я вижу вас.”, en kiu la predikativa strukturo konsistas el unusola vorto („хapaшo”), eventuale el tiu plus demonstrativo (Это). Solvo ideala! Krom pri ĉi tiu, mi scias sole pri ties hungara ekvivalento („Jó látni önt / hogy látom önt.”), ke ĝi konsistas el unusola vorto („jó” = bona). Nu, bona, sed ĉio ĉi ankoraŭ ne klarigas, kial akceptas la E-a ekvivalento la formon adverban. Por tion kompreni, ni devas scii ion koncernan pri la rusa lingvo.
Tio ĉi nome estas tio, ke en tiu lingvo ekzistas 2 specoj de adjektivoj: la adjektivo „longa” kaj „mallonga”. La „longaj” formoj de la responda adjektivo ekz. de „bona” estas „хopoшый” (vira genro), „хopoшaя” (ina g.), „хopoшoe” (neŭtra g.). Tiun ĉi formon de la adjektivo oni uzadas kiel epiteton (ekz. „хopoшый мaльчик” = bona knabo).
La alia, „mallonga” adjektivo havas la jenajn respektivajn formojn: „хopoш”, „хopoшa”, „хopoшo”, kiujn oni uzadas kiel adjektivajn predikativojn, kiel ekz. en la jena prop-o: „Мaльчик хopoш.” (= (La) knabo estas bona.”). La predikativan funkcion tiu formo konservas ankaŭ en tiu kazo, pri kiu ni nun paroladas, do, se la subjekto de la strukturo estas inifinitiva strukturo aŭ (sub)propozicio. Tiel, la rusa ekvivalento de la supraj ilustra frazoj, kiel tion mi jam menciis, aspektas jene: „(Это) хopoшo видеть вac / хopoшo, что я вижу вас.”. Kiel tio videblas, la predikativo ĉi-kaze identas kun la mallonga formo neŭtra de „хopoш-„ (kio evidentas, konsidere, ke verboj kaj prop-oj estas ne „virgenraj”, nek „ingenraj”). Kvankam ĉio ĝis ĉi tie ŝajnas klara kaj unusenca, la afero estas tamen ne tiel unusenca.
1.4. Ĉu predikativon adverban aŭ adjektivan?
La supre menciita teoremo pri la ebla origino de la E-a formo de la entema predikativo prezentis objekton de kelka diskuto inter mi kaj kelkaj akademianoj niaj. Mi pledis por la adjektiveco de la rusa predikativo en la entema kazo, miaj kundiskutintoj – por ĝia adverbeco. Bona, sed la malcerteco pri tiu afero originas el kio?
Nu, unuavice el tio, ke la koncernaj predikativoj iom rigardeblas ankaŭ kiel adverboj, la formoj de la rusaj derivitaj adverboj (kies derivilo estas –o) kaj de la mallongaj adjektivoj (neŭtragenraj) ja pleje identas (kaze de „хopoш-„: „хopoшo” (adv.), resp. „хopoшo” (adjektivo)). Ĉi tiu ambigueco de la morfologia karaktero konsistigas bazon por kreiĝo de du „skoloj” lingvistikaj, kies adeptoj pledas por la adjektiveco, resp. por la adverbeco la entema predikativo. Antaŭ ol ekspliki mian por-adjektivecan starpunkton, mi prezentas la argumentojn de la mala tendaro. Precipe ĉar inter la adeptoj de ĉi lasta tendaro troviĝas ankaŭ akademianoj, mi ne arogas al mi neŝanceleblan pravecon, kvankam opinias miajn argumentojn pli konvinkaj ol tiujn de la opoziciuloj.
Ilia unua argumento estas la jam menciita ekzisto de la du lingvistikaj skoloj pri la jene traktata afero. Kvankam ĉi tiu argumento estas neniom konvinka (tio en si mem, ke ekzistas ankaŭ mala opinio, pruvas ankoraŭ nenion ankaŭ ĝenerale), tio veras, ke ankaŭ mi posedas rusan gramatikon (verkitan de rusoj por nerusoj kaj anglalingve), en kiu la aŭtoro vere atribuas al la entema predikativo naturon adverban.
Sed miaj opoziciuloj invokas ankaŭ tion, ke „adverban” naturon havas ankaŭ la respondaj predikativoj en kelkaj ĝermanaj lingvoj (laŭ unu el miaj akademianaj kundiskutintoj en la germana kaj norvega), kaj „ne sole en la rusa”. Defii ĉi tion, alm. rilate la norvegan lingvon, mi ne povas (nekonante ĝin), sed mi demandas, kial ne diras germanoj „Es ist WOHL dich zu sehen k.s.)” anstataŭ „Es ist GUT …”, se krom la dukaraktera „gut” (= bona) en la germana ekzistas ankaŭ sole adverba formo de tiu vorto („wohl”).
Oni povus samtiel kontesti ankaŭ tiun argumenton, ke „ĝi estas tial ĝusta, ĉar Z ĝin kreis tia, kaj ĉar kio „vivtenas” sin tra pli ol 100 jaroj, tio devas esti rigardata, kiel ĝusta”, sed mi nun ne ripetas la kontraŭ-argumenton de ĉi tio.
1.5. La argumentoj por la adjektiveco
Mi pledas por la adjektiveco de la predikativo unuavice surbaze de tio, ke ĝiaj ekvivalentoj en ĉiuj etnaj lingvoj konataj de mi havas morfologian formon adjektivan. La kontraŭ-argumenton rilate la menciitan lingvon norvegan mi forte kontestas, precipe ĉar la argumento rilate la germanan lingvon pruviĝis falsa, kaj ĉar ĝin esprimis akademiano, kio apriore igas iliajn kontraŭ-argumentadon kontestiga, ĉar niaj akademianoj, almenaŭ laŭ miaj spertoj estas pli oficistoj de nia „Sankta Seĝo”, kiuj ne ĝenas sin eĉ uzi sofismojn, se temas pri kritikaj rimarkoj pri E, ĉampionoj de dogmeca ortodoksismo, ol homoj emaj dialektike pensadi, juĝadi pri ĝi. Sed ekzistas ankaŭ pliaj argumentoj.
Por ĝi pledigas ankaŭ la konsidero rilate unu el la propraĵoj de E, nome la ekzistadon mem de verboj originintaj el adjektivoj kaj uzataj kiel predikativoj, kia estas ekz. la vorto „gravi” en la frazo „Gravas, ke ni ne malfruiĝu.”. Kiel tio konatas, la kompleta formo de ĉi tiu frazo aspektus jene: „Tio estas grava, ke ni …”, kaj la predikativo havas morfologian naturon adjektivan. Tio ja estas vaste agnoskita, ke tiaj ĉi verboj originas el la esprimo „estas …-A”, kaj ne el „estas …-E”.
Kaj pruvon povas ankaŭ la analizado de la t.n. atribuado liveri, kia estas ekz. „Mi opinias grava ne malfruiĝi /, ke ni ne malfruiĝu.” Tiun ĉi aperaĵon niaj gramatikoj traktadas pleje kadre de la demandoj de objekta predikativo. Kiel tio konatas, ĉi tiu tipo de predikativo estas tial „objekta”, ĉar ĝi koncernas ne la subjekton, sed la objekton de la aktualaj frazoj. Na nun.
Ekzamenante la eventualajn diferecojn inter la esenca direndaĵoj de frazoj de la tipo „subjekta predikativo” (niakaze „Tio estas grava ne malfruiĝi /, ke ni ne malfruiĝu.”) kaj de la „objekta predikativo” („Mi opinias grava …”), ni trovus, ke la esenco estas la sama: ambaŭkaze la subjekto (de la predikativa strukturo) estas infinitiva strukturo aŭ subprop-o, pri kiuj ni esprimas ian juĝon vestitan je kvalit-adjektivo, sendepende de tio, ĉu tion ni prezentas kiel konvencie aprobitan, senduban stereotipon (kaze de la frazoj kun subjekta predikativo) aŭ subkomprenigante (per la intermeto de tiaj verboj, kiaj „opinii”, „trovi” k.s.), ke la koncerna juĝo estas ne tiel neŝancelebla (kaze de frazoj kun objektva predikativo), kiel kaze de la alia tipo de frazoj. La ĝeneralan rilatiĝon al ĉi tiaj problemoj fidele spegulas ankaŭ tiu la de la kompilanto de la koncerna parto en Plena Analiza Gramatiko (PAG) (Waringhien): al la memkomprenebla kaj natura principo uzi (ankaŭ) en ĉi tiu kazo predikativon adjektivon anstataŭ adverbon li cedis nur por eviti la okulfrapan kolizion de 2 everboj inter si, kiel ekz. en „Li opinios EBLE EBLE la aferon.”.
Sed eĉ ĉioj ĉi naniĝas apud kelkaj fundamentaj konsideroj, prezentantaj bazon de gravaj kontraŭdiroj. La unua kontraŭdiro estas: tio estas unu el la plej evidente ĝustaj stereotipoj, ke kvaliton ni (en ĉiuj lingvoj, do universale) esprimas uzante adjektivojn, eventuale derivaĵojn el adjektivoj („gravas”, „bonas” k.t.p.) kaj neniam adverbojn, e-istoj tamen pace uzadas la monstrajn formojn adverbajn anstataŭe. La dua estas: unuflanke ili akceptas la principon, ke infinitivoj (tiaj strukturoj) kaj subprop-oj povas ankaŭ substantive roli, aliflanke el la entema predikativo ili faras escepton, misitifikante kvazaŭ ĝi havus ian specialan naturon gramatikan. Ili devus scii, ke ekz. „vidi vin” egalas al „via vido”, pro kio ankaŭ adjektivan komplementon „vidi” povas samtiel akcepti, kiel „vido”, sekve ankaŭ la predikativo, precipe okupanta lokon post tia kaj prop-a subjekto devus adjektivan formon akcepti. Kaj ĉi tiu principo validas ne sole pri la rilato inter infinitivo kaj substantivo, sed ankaŭ inter infinitivo kaj pronomo, kia estas ekz. „tio”. Sed ĉi tio tuŝas jam la solvon de la problemo, ĉar en la tradicia formo „tio”, kiel gramatika subjekto mankas.
Resumante la ĝis nun diritajn, ni povas diri, ke la tradicia formo prezentas malobservon de gravaj, fundamentaj (universalaj) reguloj gramatikaj, kiujn Z permesis al si kredante, ke lia aŭtoritato estas sufiĉe granda por malebligi eventualajn kontestojn, resp. la principo de simpleco povas pli pezi ol tiuj malregulaĵoj. Ni vidis ankaŭ, ke la teorio prezentanta la bazon por lia predikativa ekstravaganco estas erara. Ĉioj ĉi rekte kondukas al la konkludo, ke, se ne riski la anticipan (bonintencan) ŝaton de la ekstera mondo, resp. la ŝancon de E fariĝi la IL de la mondo, ni devas nepre kuraci ĉi tiun lingvan malsanon. La sola demando estas: kiel.
1.6. Kiel solvi la problemojn?
Ni vidis, ke tio estas la manko de gramatika subjekto kaj la adverba formo de la koncerna predikativo, kiuj provokis mian (kaj alies) okupiĝon pri la problemhava afero. Tio klariĝis kaj evidentiĝis ankaŭ el al jam diritaj, ke la morfologia karektero de la predikativo nepre devas ŝanĝiĝi je adjektiva. Kaj ĉi tien trudiĝas 2 rimarkoj.
La problemaro en nia speciala kazo de predikativo ligiĝas unuavice al, kaj originas el tiu kazo, kiam tiu predikativo staras ANTAŬ la koncernataj subjektoj (inifinitiva strukturo aŭ subprop-o) kaj tre verŝajne ankaŭ transmetiĝis ankaŭ al tiu kazo, kie la predikativo staras POST tiuj subjektoj, ĉar en ĉi lasta kazo estus apenaŭ io malhelpinta la uzadon de adjetiva formo por la predikativo. Sed Z, ŝiriĝinta de la tradicia solvo reprezentata de la respondaj modeloj en etnaj lingvoj (alm. en Eŭropo), kiel tio jam estis dirita, penis trovi solvon pli simplan ol kiaj ĉi tiuj lastaj estas. Lia provo rezultigis la nun kritikatan modelon (kazo frazfronta), kiu, por ne lezi la principon de konsekvenceco, aplikiĝis ankaŭ en la alia kazo. Kvankam la adjektivan predikativon frazfinan (ekz. „Vidi vin estas bona.”) oni povus senti „orfa”, ĝiaj ekvivalentoj ankaŭ en etnaj eltenis la provojn de uzado. Tio ĉi verŝajne imputeblas al tio, ke la adjektivon tie oni rigardas kiel elipsan esprimon anstataŭ ekz. „Vidi vin estas AFERO / AGO BONA.”, en kiuj la redundencecon de „afero / ago” oni ne konstestas. Ŝanĝante la frazfrontan predikativon je adjektiva, oni do trovus apenaŭ ian problemon ĉe ĝia uzado frazfine. Postrestas la demando de la subjekto.
Konsidere, ke tiajn formojn, kia estas ekz. „Estas bona vidi vin.”, oni sentus „malsana”, mankohava (ĉar tiukaze „bona” staras ne frazfine), la uzado de gramatika subjekto fariĝas nepre necesa, kaj tiel ni esence returniĝis al la modelo en etnaj lingvoj. Tiu ĉi konkludo povas deprime impresi al e-istoj, sed, se paŝi nur sur ĉi tiu pado, ĝi ŝajnas esti la sole akceptebla formo. Sed ĉi tio tion ne signifas, kvazaŭ estus nenia alia „pado” por atingi kelkan simpligon.
Tion mi jam menciis, ke ekzistas ankaŭ la modelo „Tio bonas vidi vin /, ke mi vidas vin.”, kies jama propulareco jam konstateblas, kvankam oni ĝin aplikadas ne tre ofte. Ĝi, cetere, kaŝas en si kelkagradan revoluciecon, ĉar ni tiel povas forlasi la kopulon, kaj tiel ankaŭ iom proksimiĝi al la Z-a ideala simpleco - kiel tio konatas, tiun ĉi sistemon oni uzadas ankaŭ sen gramatika subjekto, ekz. en tiaj frazoj, kiel „Gravas, ke mi vidas vin / vidi vin.”
Sed ĉe tiaj frazoj ni devas esti atentaj. Temas pri tio, ke – kiel tion mi eksplikos en iu sekvanta studaĵo – el la vidpunkto de la akcentigo de frazelementoj tio tute ne indiferentas, ĉu ni diras „Gravas, ke …” aŭ „Tio gravas, ke …”. Ja se akcentigi la subprop-on post „gravas”, ni uzu la fraztipon unuan, se „gravas”, tiam – la duan. Tiu ĉi konsidero, cetere, gravus ankaŭ rilate la tradician formon de la strukturo – evidente en tiu kazo, kie la kopulo staras frazkomence, ĉar postmetita subjekto ĉiam ricevas frazakcenton, eĉ se la kopulon senpere sekvas ne la subjekto.
Mi opinias grava rimarkigi, ke ĉi tiu lasta solvmaniero ne nur estas pli simpla ol la antaŭa, sed ankaŭ reprezentas alian tipon de predikativa strukturo ol la antaŭa, kiu prezentas ankaŭ „rajtigon” por uzado: dum kaze de la tradicia solvo (kiel tion mi ĵus menciis) temas pri strukturo elipsa, en ĉi lasta kazo la verba predikato („gravas” k.t.p.) kvazaŭ elfermas la 2 „kaŝitajn” predikativojn substantivajn („afero” / „ago”), ĉar la verbo tiel rilatiĝas rekte al la demonstrativo („tio”), pli precize al la inifnitiva strukturo resp. subprop-o reprezentata de „tio”.
Alia model-alternativo ligiĝas al la kopulo. Kiel tion ni jam vidis, pro la manko de tia tipo de adjektivoj, kia ekzistas en la rusa lingvo ni trudiĝas uzi kaj subjekton, kaj kopulon. La forlaso de iu ajn el ili kondukus al solvoj tiel monstraj, kia estas ankaŭ la Z-a. Sed kelka simpligo eblus ankaŭ tiel. Analizante etnajn lingvojn ĉi-koncerne, ni vidus, ke en ekz. la angla oni aplikadas simpligon laŭ alia principo, nome laŭ tiu de mallongigo de la kopulo. Tiel, krom la „longaj” formoj „I am ready.”, „He is ready.”, „They are ready.” ekzistas ankaŭ la mallongaj „I’m / He’s / They’re ready.”, kaj ĉi tio montras, ke, se paroli pri kopuloj, por signi ties funkcion kontentigaj estas eĉ solaj voĉoj (|m|, |z|, |e|), el kio rekte sekvas la demando, kial ne taŭgus ankaŭ en E la uzado de mallongigitaj kopuloj (des pli, ĉar mi ankaŭ pli supre plendis pri la troa abundeco de frazoj kun „esti” en nia lingvo). Tiel, anstataŭ „Tio estas bona vidi vin.”, k.s. ni povus diri „Tio ’stas bona …”, restigante la integran formon „esti” por ĝiaj ceteraj funkcioj (ekz. „Estas multaj homoj tie.”, „La libro estas sur la tablo.” k.t.p.), eventuale aplikante ĝin ankaŭ kiel helpverbon ekz. en „Karlo ’stis leganta libron, kiam ni alvenis.”.
Resume de la supraj, jen la proponataj solvo-alternativoj:
„Tio bonas vidi vin / ke mi vidas vin.” (resp. „Bonas …”),
„Tio estas bona vidi vin / ke mi vidas vin.” (resp. „Bona estas vidi vin / tio, ke mi vidas vin.”),
„Tio ’stas bona vidi vin / ke mi vidas vin.” (resp. „Bona ’stas vidi vin / (tio, ) ke mi vidas vin.”
2. Pri la esprimoj de la tipoj „estas varme”, „estas aprilo”
2.1. Pri la manko de gramatika subjekto
Kiel tion montras ankaŭ la titolo, ĉi-malsupre temas pri (gramatike) 2 tipoj de la strukturo konsistanta el kopulo („estas”, „fariĝas” k.s.) plus – almenaŭ en ties tradicia formo - adverbo resp. substantivo. La komuna en la problemaro de la du tipoj estas la manko de gramatika subjekto – jen pro kio la du tipojn mi traktos en komuna ĉapitro.
La manko de gramatika subjekto samtiel, kiel kaze de la afero en la antaŭa ĉapitro, agacadas unuavice pro la „ekstravaganceco” mian (onian) lingvosenton. Konsideru, ke en etnolingvaj ankaŭ la ekvivalentoj de niaj entemaj strukturoj gramatikan subjekton pleje havas. Vd. la A-an „It is warrm.”, resp. „It is April.” La F-an „C’est chaud.”, resp. „C’est april.”, G-an „Es ist warm.”, resp. „Es ist April.” La I-an „C’e calidad.”, resp. „C’e Aprile.” k.t.p. En E-o ĝi mankas kial?
Manke de aŭtentaj sciigoj pri tio fare de Z, oni povas nur konjekti la kaŭzojn, sed mi nutras apenaŭ iom da dubo pri tio, ke ankaŭ ĉi tie temas pri la intenco ju pli simpligi la strukturon. Motive kaj modele ankaŭ ĉi-kaze povis la rusa modelo servi, kiun Z tre verŝajne opiniis kiel imitindan. Jen la (supozeble) idealigita modelo: „Жapкo.” Unusola vorto anstataŭ pluraj vortoj, kiel en la cititaj ekzemploj el etnaj lingvoj! Kiel atingi, almenaŭ proksimiĝi al la nivelo de simpleco de ĉi tiu ideala modelo – jen, kio por Z povis esti la demando.
Kiel tion supre ni jam vidis, la rusa modelo estis (-as) ne tute paŭsebla, ĉar la t.n. mallonga adjektivo, destinita plenumi eskluzive la rolon de predikativoj, mankas, kaj tiel ankaŭ la kopulo en E estas nemalhavebla. Tio ĉi validas precipe pri nia nuna kazo, ĉar tie mankas ankaŭ la „akcesora subjekto” (substantiva). Ĉi tiun rimedon, kiel ni tion vidis en la antaŭa kazo, ni uzadas por traponti la implikaĵon, ke la predikativo en ili staras ANTAŬ la koncernataj gramatikaĵoj (vd. „Estas BONA (AFERO) , ke mi vidas vin.”). Niakaze la predikativo post la kupulo rilatas al io, kvankam neesprimita, tamen al io tute reala, neellasebla: jen al la temperaturo de aero, kiaeco de vetero, jen al etoso, impresoj ie k.s., kio nepre postulas la uzadon de ia subjekto gramatika – kiun do en etnaj lingvoj oni pleje ankaŭ uzadas, vd. la tiel uzatajn pronomojn en la respektivaj lingvoj („it”, „es” k.s.). La manko de tia subjekto estas sole en tiuj lingvoj komprenebla, en kiuj la konjugacio de la kopulo povas „liberigi” la koncernajn lingvojn je la subjekto (tia estas, kiel mi tion jam menciis, la lingvoj hungara kaj kelkaj slavaj lingvoj), sed en E konjugacio ne ekzistas, sekve la subjekto estas nemalhavebla.
Tiel, parolante pri ekz. la aktuala vetero, ĉar en la frazo la („kaŝita”) subjekto estas „la aero”, kaj ĉar ĝia reprezenta gramatikaĵo estas la neŭtra „ĝi”, do ankaŭ la solvo analogia kun la cititaj ekzemploj (rigardeblaj kiel karakterizaj pri la plimulto da hindo-eŭropaj lingvoj) devas jene aspekti: „Ĝi estas varma.” Tiu ĉi solvo prezentus fidelan kopiaĵon de la responda formo en etnaj lingvoj, ĝi tamen provokus proteston flanke de la e-istaro. Tion ĉi mi diras, ĉar la ideon mi jam lanĉis (en iu interreta forumo), kaj mi ricevis respondon protestan, nome la kontraŭ-argumenton, ke „en E „ĝi” – kiel ankaŭ la ceteraj personaj (kaj neŭtraj) – povas sole al io JAM MENCIITA rilati, dum ĉi-kaze „ĝi” rilatus al io nur MENCIOTA”. La demando do estas, ĉu niakaze pravas la pledantoj por ĉi tiu kontraŭ-argumento aŭ tiuj de la reformemuloj, kiuj opinias la paŭsitan formon de la strukturo uzinda. Mia opinio estas la jena.
En „vivantaj” lingvoj regas ne sole gramatikaj reguloj, sed ankaŭ konvencioj. Tio veras, ke la escepcita uzmaniero en ĉi tiu kazo kontraŭdiras al fundamentaj reguloj, sed veras ankaŭ, ke estas un faktoro, kiu povas kvazaŭ „superskribi” tiujn regulojn – tia estas ankaŭ la ĵus menciita ekzemploj el etnaj lingvoj. Kiel jam dirita, kio en etnaj lingvos povis elteni la provojn de uzado (tra jarmiloj …), ties ekvivalentoj en E ne taŭgus pro kio? Mi do vidas nenion kontraŭ la ideo simple transpreni la modelojn en tiuj lingvoj kaj diri „ĜI (la aero) estas varma / malvarma …”, „ĜI (la etoso ekz. en kunestado de societo) estas agrabla, bona k.t.p.”
Mi ne dirus ankaŭ, ke ekz. la A-a „It is warm.” estus io „artefarita”, apriora. Ĝi estas (laŭ mi) la „frostiĝinta” fino de (imagata) dialogo pri la aktuala vetero (okazinta iam en la foraj tempoj de la prahomo), kiu povis ankaŭ jene ampleksi. Matene la viro de geedza paro, ĵus ellitiĝinta, iras al la korto „por gustumi” la veteron kaj baldaŭ „raportas” al sia parulo sian perceptaĵon: „Warm.” La edzino, nesciante, kio estas malvarma, demandas: „Varma estas kio, kara?”, je kio la evidenta respondo estas: „La vetero / la aero.”. La edzino (eble nevolante kredi la verecon de la percepto) simile eliras kaj ankaŭ ŝi konstatas: „It is warm, indeed.” (= Ĝi estas vere varma.”). Kaj sekvontfoje la edzo, por eviti la respondon je eventuale nova „kio?”, jam almetas la gramatikan subjekton „it”, kiu, eĉ se ĉi-kaze redundenca, laŭ la analogio de la „konteksto”, elvokas la sencon de „vetero / aero”. Sub „konteksto” ĉi tie mi komprenas specialan, „nulan kontekston”, kie tiun sencon elvokas ĝuste per la „nuleco”. „Dati” la estiĝon de la tradicia formo (kun gram. subj.) al la fora („prahoma”) estinteco ni ne bezonas, ĉar ĝi (ankaŭ sen nia konscio) „estiĝas”, okazas esence ĉiukaze, kiam ni volas tiaĵojn esprimi.
Por pliklarigi la aferon, mi prezentas, kiel imageblas la originon de alia (ordinara) konteksto (la „pozitiva”). La edzo petas la edzinon „rigardi”, ĉu la hejtilo (ni diru, vintre) jam funkcias, demandante: „Bv. rigardi, ĉu la hejtilo (/radiatoro k.s.) jam estas varma.” La edzino, palpinte la hejtilon, diras: „Jes, ĝi estas varma.” Tio estas al ambaŭ evidenta, ke tiukaze temas pri varmeco ne de vetero / aero, sed de io alia.
Samtempe ekzistas konsidero ankaŭ gramatika pledigantaj por la uzo de subjekto. Kiel tion ni jam diris, la troa aro da E-aj esprimoj komenciĝantaj per „estas” ofte povas perpleksigi e-istojn. Niakaze tio ĉi validas precipe pri tiaj frazoj kun substantiva predikativo, kiel ekz. en „Estas januaro.”, ĉe kiu oni devas konjektadi, ĉu temas pri ĝenerala konstato pri la aktuala monato de la jaro, aŭ pri t.n. fendita frazo, daŭrigota ekz. tiel, ke „, kiam neĝas plej ofte kaj abunde.” Ĉio ĉi validas ankaŭ rilate frazojn prezentantajn la indikon de dato, de la preciza horloĝ-tempo k.s., kie la predikativo estas (eventuale demterminita) substantivo („ĜI estas la 3-a de oktobro / lundo / la kvina horo.” k.t.p.).
2.2. Predikativon adjektivan aŭ adverban?
La respondo ankaŭ ĉi-kaze estas rezoluta: ADJEKTIVAN! Ni diru ne „(Ĝi) estas malvarmE (ĉi tie).”, sed „ … malvarmA …”. Tio ĉi ĉi estas des pli memkomprenebla, ĉar, kiel jam menciita, la subjekto ĉi-kaze estas ne tiel „mistika”, kaŝita, kiel ĉe la kazo de la antaŭa ĉapitro, sed io reala, konkreta (eĉ se ne esprimita). Aldone: ankaŭ ĉi-kaze la vorto (pleje) post la kopulo („bona”, „agrabla”, „varma” k.t.p.) determinas ne la verbon (kiukaze la uzado de adverboj estus evidenta), sed la subjekton (resp. ties reprezentanton, kiel ĉe la kazo en punkto 1), sekve ĝi neniel povas akcepti la formon adverban (escepte, ho ve, E-on, kie oni rilatiĝas pleje pace eĉ al la plej monstraj aperaĵoj lingvaj, nur por la plaĉo de absoluta kvieto…). Ĉio ĉi do prezentas la refutadon al tio (renkontebla eĉ en PAG kaj aliloke), ke la predikativo akceptas tial la adverban formon, ĉar ĝi rilatas al la verbo (tiukaze al la kopulo). Mi devas demandi je ĉi tio: ĉu tion imagi per prudenta menso oni povas, ke io ajn povas „varme / malvarme / agrable” k.t.p. esti? Kopuloj povas esti determinataj nur per tiaj adverboj, kiel „verŝajne”, „certe” „sendube”, „neniel” k.s., sed per la ĵus cititaj – neniel.
Pri la E-a frazvortordo
Enkonduko
La demandaro de frazvortordo de E, sed entute ankaŭ tiu de la E-a vortordo ĝenerale estas temo ne plej traktata eĉ en plej koncernataj forumoj, tial mi opinias tion grava klarigi, konkrete pri kio temos en la malsupraj.
Se konsideri PAG kiel (eble) la plej elĉerpan kaj ŝatatan (kvankam eble ankoraŭ ĉiam ne oficialigitan) konsultilon, la temo de vortordo eĉ tie estas laŭ pluraj terenoj traktata, laŭ tiaj, kiel „norma vortordo” (kiu tie estas nur menciita), „ordinara vortordo”, „ligita vortordo” kaj „reliefigo de frazelementoj”. Nian temon el inter ili plej senpere koncernas la lasta tereno, kvankam en la traktado ni tuŝos la regulojn troveblajn ankaŭ en la temoj „norma” kaj „ordinara” vortordoj. Ĉi ties kaŭzo estas, ke nin interesos la lokadmaniero ne de morfologiaj elementoj (adverboj, rilativoj k.t.p.) inter si en frazoj (kies demandoj estas traktataj sub la titolo „ligita vortordo”), sed de frazelementoj, kaj sur la ceteraj 3 terenoj temas ĝuste pri ĉi tio.
Tiuj tie traktataj reguloj, konstatoj tamen servas ne por materialo analizenda, maks. nur kiel fontoj por krei premisojn por la sekva traktado. La fina celo de la malsupra traktado estas prezenti kaj akceptigi alternativan vortordan modelon, kiun mi opinias sendube pli taŭga kaj pli konsekvenca ol la ĝis nun validaj.
Motivoj
Al la decido (antaŭ proks. 12 jaroj) pli ol iom intense okupiĝi pri la aperaĵo „frazvortordo en E” kaj pri la problemoj rilate ĝin min kondukis kaj instigis la unuaj impresoj ricevitaj jam ĉe la unua renkontiĝo kun E (antaŭ 32 jaroj). Tiu renkontiĝo estis ne la unua fojo, kiam mi povis ekhavi spertojn pri la aperaĵo „vortordo”: ja mi tiam jam konis ankaŭ kelkajn fremdajn lingvojn (la francan, anglan, rusan, slovakan, poste la germanan), al kiu doniĝas la evidenta kono de mia gepatra hungara, inkluzive de ilia naturo vortorda. Mi supozas, ke en tio estas nenio malnatura, ke en la pritaksado de E mi komparis ĝin kun tiuj lingvoj de mi jam konitaj. Okazis ĉi tiel, ke al mi okulfrapis la senordeco, eĉ kaoseco de la E-a frazvortordo (kvankam en tiel konkreta formo ĝi konsciiĝis nur poste). Aldone, la konsciiĝo okazis en tri etapoj.
Al mi okulfrapis unue tio, ke dum en la plimulto da fremdaj lingvoj de mi konataj (precipe en la angla) la loko de ĉiu frazelemento en frazoj estas severe fiksita, tiu fiksiteco en E ne ekzistis (alm. ĝi estas multe malpli severa). Tiam ankoraŭ ne sciante, ke la E-a vortordo rigardendas libera, mi pensis ke temas pri simpla kaoseco. Post ĉi tio mi komencis provi trovi respondon al la demando kial estas ĝi kaosa.
En la dua etapo mi ekzamenis la E-an vortordon kiel tiun liberan. La ekzameno por mi estis ne malfacila, ĉar mia gepatra lingvo – cetere sola en Eŭropo el ĉi tiu vidpunkto – havas simile liberan vortordon, kio ebligis la komparon. La ekzameno rezultigis la konstaton, ke kvankam ankaŭ la vortordo de la hungara, samtiel libera kiel tiu de E, povus impresi kiel kaoso, ĝi tiel tamen ne impresas. Tio estis ĉe tiu ĉi etapo, ke mi lanĉis unuafoje miajn rimarkojn al kelkaj hungaraj s-anoj por konsulti (tiam ankoraŭ surbaze de la konjekto, ĉu temas ne pri „eraro en mia aparato”). Kion oni reage diris pri la afero, tio prezentis la unuan pruvon de tio, ke elvoki konstruivan diskuton pri lingvaj aferoj (eĉ ricevi eblon por provoki ĝin) en E-ujo oni ne povas samtiel, kiel tion oni ne povas ankaŭ pri movadaj aferoj. El la reagoj odoris kondamno pro mia „kulpo” provi diri ion ne senrezerve favoran pri nia lingvo (kio, laŭ ili, egalis al io ne malpli grava ol atenco kontraŭ E!) kaj la konsilo turni min al la Fundamento aŭ bonaj aŭtoroj (niaj klasikuloj) por pruviĝi, ke „estas nenio en malordo surterene de la vortordo E-a”.
Nu, obeante al la konsilo, mi turnis min al la Fundamenta krestomatio, sed kion mi tie trovis, tio nur konfirmis la justecon de miaj plendoj. Tio veras, ke la tieaj tekstoj – alm. la Z-aj – (kvazaŭ trankviliga kuracbano …) prezentis un specon de vortordo aldone unueca kaj pli-malpli konsekvenca. La tubero estas ĝuste tio, ke la frazvortordo en la plimulto da E-aj tekstoj (ne-Z-aj) de mi ĝis tiam (sed ankaŭ poste) ekkonitaj signife diversas de la „Z-a modelo”. Al ĉi tiu konkludo, cetere, mi venis nur el profunda analizo de la koncernaj tekstoj, ĉar eksplicitaj reguloj, eksplikoj pri la E-a frazvortordo en la Fundamento ne troviĝas, nek en la kolektaĵo „Lingvaj Respondoj” de Z. Resume: la E-a frazvortordo pruviĝas kaosa ne nur en la spegulo de la reguloj de „norma” kaj „ordinara” vortordoj, sed ankaŭ en tiu de reguloj de libera vortordo kaj eĉ se kompari ĝin kun la Z-a modelo. El ĉio ĉi mi tiris la finan konkludon, ke en la E-a frazvortorda „sistemo” io malbonodoras kaj ke tiu „malbonodoro” estas iel forigenda. Sed estas ankaŭ pli pezaj motivoj.
Pro la manko de unueca frazvortorda normo en E oni povas ofte perpleksiĝi ĉe legado-aŭskultado de E-aj tekstoj (precipe ĉe legado). Por ne malŝpari je vortoj, mi citas nur unu el ĉi-rilataj travivaĵoj miaj.
Antaŭ pluraj jaroj mi, kiel ano de ILEI, ricevis leteron, en kiu legeblis la peto, ke mi faru skriban deklaron rilate la proksimiĝantan estrar-elektadon en tiu organizaĵo. Al la peto oni almetis ankaŭ „formularon”, kiun mi devis nur plenigi kaj resendi al la sendinto. Ĝi tekstis iel jene: „Mi deziras, ke X.Y. estu la prezidanto.” La teksto estis tro konciza, lakona, por evitigi dilemon, nome pro la nescio de tio, ĉu oni tiel volis personon elektigi (proponante X.Y.) por la prezidenta posteno, aŭ postenon por tiu X.Y. (sugestante la prezidantecon kiel plej taŭgan por li/ŝi). La perpleksiĝo estintus evitebla, se la frazvortordo de E estus pli unueca, resp. tiu unueca vortordo pli konsekvence aplikata ol (ĝis) nun. Kaj tiaj perpleksiĝoj nun povas iam ajn estiĝi.
Kelkaj fundamentaj sciendaĵoj
Opiniante, ke tiu forigo estas farenda per la reguligo de la tereno de frazvortordo en nia lingvo kaj konsidere, ke la demandaro (terminoj k.s.) de la frazvortordo mem entute estas ne tre kultivita (kaj ankoraŭ malpli konata publike), mi trovas tion necesa unue klarigi kelkajn nociojn ĉi-rilate.
Niaj tradiciaj gramatikoj (ankaŭ pri etnaj lingvoj), koncerne la demandaron kiel konstruadi frazojn, propoziciojn, pleje enhavis regulojn nur pri kiel lokadi morfologiajn unuojn (substantivojn, adjektivojn k.t.p.) inter si – tiun demandaron traktas ekz. PAG sub la titolo „fiksa vortordo” – eventuale ankaŭ frazelementojn – traktitan sub „norma” kaj „ordinara” vortordo tie.
Sed ekzistas ankaŭ un tia flanko de la demandaro, kiu meritus pli da atento, ol kian oni ĝis niaj tagoj dediĉis al ĝi. Temas pri la konsidero de reguloj, postuloj de la komunikado ĝenerale. Tio estis iam en la dua duono de la 19-a jc., kiam oni ankaŭ en sciencaj rondoj komencis rimarki kaj studadi la aperaĵon, ke en la parolo kaj skribo ni uzas ne nur vortojn, skribsignojn, sed ankaŭ rimedojn servantaj por reliefigi frazelementojn. En Hungario la temo estas traktata (krom en studmaterialoj de superaj lernejoj) en gramatikaj-lingvaj lernolibroj (pri la hungara) por mezlernejoj. Nia PAG faris signifan progreson ĉi-rilate, dediĉante apartan paragrafon (§274) sub la titolo „Reliefigo de frazelementoj” al la afero. Ĉar ĝia enhavo estas tre instruiva ankaŭ por ni, mi ankoraŭ returniĝos al ĝi.
La homa parolo (skriboj, tekstoj) ĝenerale rigardeblas kiel serio da frazoj. La frazo do nomeblas ankaŭ kiel la plej granda struktura unuo de parolo. (La vorto „frazo” propradire signifas la kompleksan tipon de tiu unuo, konsistantan el pli ol unu da simplaj unuoj. Ĉi ties nomo estas „propozicio”. Pro simpleco, en la sekvaj ankaŭ mi uzos pleje por ambaŭ nocioj la vorton „frazo”.) En ekstremaj kazoj tiuj unuoj povas konsisti el unusolaj vortoj (kondiĉe, ke en parolo paŭzo – en skribo punkto – estas metita inter ili), kiel ekz. en „Pluvas. Ventas.” La ebleco de ĉi tiel konciza (lakona) parolo estas tre limigita, krom en ĉi tiu kazo, ili aperas pleje nur en la kazo de unuvortaj respondoj (ekz. „Venis kiu?” – „PAĈJO.”) – en la praktiko plimultas la propozicioj el 2-3 vortoj, kiel ekz. la alternativaj „Vento blovas.”, resp. „Paĉjo alvenis.”. La nomo de ĉi tiu tipo de frazo estas „primitiva frazo”. Ĉi tiun terenon de sintakso nun – ĉar pleje konata - mi ne traktas plu.
Por ni nun gravas, ĉu la vortoj (frazelementoj) de frazoj ricevas aŭ ne ricevas akcenton en la komunikado. En niaj supraj ilustraj frazoj (el pli ol 1 vorto) „Vento blovas.”, „Paĉjo alvenis.” ĝin ricevas neniu vorto, ja ambaŭ kaj egale gravas. Kaj ĉi tie ni renkontas la unuan terminon surterene de „sintakso el komunikada sidpunkto”, la nomon „neŭtrala frazo”. Ili renkonteblas pleje en rakontoj el simplaj sciigoj pri okazintaĵoj, kiel ekz. en „La ĉielo subite malsereniĝis. Nuboj komencis kovri la ĉielon. Vento ekblovis (/ekventis) kaj pluvo komenciĝis (/ekpluvis).” Ĉi tiun fraztipon ni uzas ne sole pri veteraj fenomenoj, sed – eĉ pleje – pri homaj agoj, kiel ekz. ĉe „Paĉjo alvenis. Li demetis sian surtuton kaj kroĉis ĝin en la vestibulo. Poste li demetis siajn ŝuojn kaj ŝovis la piedojn en pantoflojn.” Kiel tio videblas ankaŭ el la ĉi-supraj ekzemploj, ĉi tie ne gravas ankaŭ la longeco de frazoj, ja „neŭtralaj” povas esti ankaŭ kompleksaj (kiaj estas la 2 lastaj ilustraj) frazoj.
Grandan parton de nia parolo (tektso) tamen konsistigas tiaj frazoj, en kiuj iu frazelemento (subjekto, predikato, objekto k.t.p.) ricevas akcenton. Tiel, „paĉjo” ricevas akcenton, se akcenti, ke alvenis ne ekz. panjo, sed paĉjo, aŭ, ke li ne foriris, sed alvenis. Tiajn frazojn ordinare antaŭas demandaj frazoj („Alvenis kiu?” „Ĉu li foriris?” k.s.). Kaze de ĉi tiaj frazoj temas pri un alia tipo de frazoj, kiun en parolo signas pli ol averaĝe forta eldiro de la koncernataj frazelementoj (eventuale) plus alia aranĝo de la frazelementoj en la responda frazo neŭtrala (ekz. anstataŭ „Paĉjo alvenis.” - „Alvenis PAĈJO.”), resp. en skribo la apliko de iu akcenta rimedo (frazvortorda, vorta, tipografia).
La eldiro (skribo) de frazoj de ĉi tiu tipo estas esence la rezulto de pensa procezo, antaŭanta la eksplikan procezon, per kiu ni elektas la relifigendan frazelementon de la sinsekvaj frazoj. La nomo de ĉi tiu procezo estas aktuala divido de frazelementoj. „Aktuala”, ĉar la divido okazas aparte ĉe ĉiu frazo kaj ĉar la reliefigendaĵoj povas kaj gramatike kaj sence diversi unu de la aliaj.
Rezulte de ĉi tiu procezo ni do ricevas du grupojn da frazelementoj: tiun de frazelementoj reliefigendaj kaj tiun de la ceteraj. La nomo de la antaŭaj estas frazkomento (aŭ simple komento – atenton: ne konfuzu ĉi tiun vorton kun la neologisma „komento”, ekvivalento de „komentario”!), tiu de la lastaj: fraztopiko (aŭ simple topiko). Anstataŭ la nomo (fraz)komento uzeblas ankaŭ tiaj nomoj, kiel „enfokusaj” aŭ „reliefigendaj” frazelementoj. Kiel tio jam vidiĝis, la pli grava el inter ili estas la komento, kiu vehiklas la aktuale (komunikade) gravan informon en la sinsekvaj frazoj. La rolo de topikoj estas „nur” precizigi (unusencigi) la komenton, pleje per la rilatigo de komentoj al la koncernataj frazelementoj en la antaŭaj frazoj. (Ĉi tia tekstformado, cetere, perezentas unu el la „rimedoj” por igi tekstojn koheraj.) Niaj tekstoj, el komunikada vidpunkto, do rigardeblas kiel ĉeno el frazkomentoj.
Post ĉi tiom da enkonduko ni povas pasi al nia ĉefa direndaĵo. Ĉi-supre mi menciis, ke plej grava rimedo reliefigi la aktualajn komentojn estas eldiri ilin per pli ol ordinare granda forto. Mi menciis ankaŭ, ke ĉi tiu rimedo estas pleje kompletigita per „akcesoraj” rimedoj (frazvortorda k.s.). Ĉi ties kaŭzo estas parte tio, ke tiu rimedo uzeblas sole en parolo, parte ke ĝi verŝajne pruviĝas ne sufiĉe redundenca. Kio nin nun interesas, tio estas la problemo, ke la plej grava el inter tiuj „akcesoraĵoj” – la frazvororda – en E bezonas plibonigon, ĉar ankoraŭ estas iom tre rudimenta. Antaŭ ol proponi ion por solvi la problemon, mi iom ekzamenas la aktualan staton de la demandaro de frazvortordo en E.
Kaoso en la E-a „frazvortordo”
Supre mi tion jam menciis, ke en mi la unuaj impresoj pri la kaoseco de la E-aj frazoj (alm. kio koncernas la frazvortordon) naskiĝis dum legado (kaj ne tute konscia komparo) de E-aj frazoj kun tiuj en etnaj lingvoj. Nu, se iom pli detale observadi la aperaĵon, videblas, ke la impreso estiĝis ne el perceptaĵoj pri „kvalitaj” diferencoj inter la vortordaj modeloj de la etnaj lingvoj resp. la E-a, sed el io alia. Sub „kvalita” diferenco mi pensas pri tio, ke dum la evoluo de la aperaĵo frazvortordo, kaze de etnaj lingvoj (alm. en Eŭropo) kvazaŭ haltis ĉe la nivelo markita per la terminoj „ordinara” kaj/aŭ „norma” frazvortordoj, la E-a frazvortordo atingis ankaŭ la (kvalite pli altan) nivelon prezentatan de la domino de la perfrazvortorda rimedo reliefiga. La impreso estiĝis el tio, ke dum la evoluo de la „malpli alta” nivelo de etnaj lingvoj (kvankam tia) atingis sian evoluan apogeon, tiu de la „pli altnivela” (laŭ mi) estas (kiel tia) en evolustato tamen rudimenta, komenca. Jen kelkaj demonstriloj de ĉi tio.
Se pririgardi nur la titolojn de artikoloj, verkaĵoj el ĉi tiu vidpunkto, tio tuj okulfrapas, ke dum inversa vortordo (kie predikato antaŭas al la subjekto) en la titoloj en etnaj lingvoj renkonteblas neniam aŭ ege malofte, en la E-aj renkoteblas eĉ arego da tiaj kazoj. Jen kelkaj ekzemploj pri ĉi tio el n-roj de la oficiala organo de UEA („Esperanto” – presaĵo, kies lingvaĵan modelon oni pleje rigardas kiel sekvindan …): „Multas fuŝaj solvoj …” (n-ro novembra de 1996), „Mankis sufiĉaj eblecoj” (okt. 1985). Mi opinias superflua citi pliajn ekzemplojn, sed ankoraŭ mencias, ke kelkakaze tie oni povas eĉ sur la sama paĝo trovi titolojn kun vortordo kaj rekta, kaj inversa. Ekz.: sur pĝ. 90 de la maja n-ro en 1997 troviĝas kaj „Necesas bibilografioj de artikoloj” (vortordo inversa) kaj „Ligilo jam ekzistas” (rekta).
La aplikado de inversa vortordo estus ne okulfrapa, se ĝi prezentus „la” dominantan modelon en E, sed analizante tiajn propozicietojn (ni diru, en la revuo „Esperanto”) ni trovus, ke titoloj kun rekta vortordo troviĝas en almenaŭ tiom da kazoj, se ne en pli. Jen kelkaj ekzemploj ankaŭ pri ili: „Absoluta nigrigo maljustas” (okt. 1997), „Gufujo establiĝas, financo premas” (nov. 1997). K.t.p.
Kaj mi ĝis nun parolis nur pri „Esperanto”, la revuo. Analizante ceterajn periodaĵojn, oni trovus ankoraŭ pli buntan paradon de ilustraĵoj pri la vortorda kaoso en nia lingvo. Mi tamen ne daŭrigas la citadon de ĉi tiaj ilustraĵoj, des pli, ĉar en (ankaŭ) niaj tekstoj plimultas frazoj ne primitivaj, sed kompletaj (do enhavantajn ankaŭ gramatikajn komplementojn (objekton, adjektojn, epiteton)). Tamen, ĉar tion farante ni penetros la terenon de frazvortordo en ties plena senco, mi opinias tion grava unue paroli pri kiaj modeloj estas ĝenerale malkovreblaj dum analizo de E-aj teksoj.
Modeloj de reliefigo de frazelementoj en E
Antaŭ ĉ. 15 jaroj, kiam mi lanĉis je la unua fojo la problemaron rilate la E-an fravzortordon, reage (precipe de kelkaj el niaj akademianoj) venis respondoj parte protestaj, parte „trankviligaj”. Laŭ ĉi lastaj, la lanĉitaj problemoj eĉ ne ekzistas, aŭ se mi ilin tamen opiniis ekzistantaj, tio imputeblis al tio, ke mi legadis-aŭskultadis tekstojn-verkojn ne de aŭtoroj kun lingvaĵo de modela valoro. Ĉi tiu konjekto malpravas, ĉar miaj konstatoj pri la E-a frazvortordo entute rezultiĝis el la analizo de verkoj ne de aŭtoroj kun malbona lingvaĵo, sed kun tiu unuaranga, kaj kvankam iliaj tekstoj estas ne senaj je la „simptomoj” de la vortorda „malsano”, mi devas koncedi, ke la stilo kaj vortordo de la frazoj de Kalocsay, Waringhien, Auld k.s. estas multe pli altvaloraj ol tiuj de ordinaraj, precipe „ĝis-revido-e-istoj”.
Kelkaj el la respondintoj pledis por la sufiĉeco de la „sistemo” baziĝanta sur la „emfaza” efiko de kelkaj t.n. primitivaj adverboj, kiaj estas „eĉ”, „ja” k.s. Tio sendubas, ke „ja” ankaŭ origine ricevis la ĉefan funkcion akcenti iun vorton, frazelementon, eventuale tutan (sub)propozicion, ĝin (nun!) eĉ imagi kiel universale kaj eksluzive uzeblan rimedon de reliefigado oni tamen povus apenaŭ. Unue, ĉar kvankam (se invoki ekziston de ĉi tiaj sistemoj en etnaj lingvoj) teorie ĝi (aŭ iu ajn taŭga vorto alia) povus ankaŭ en E plenumi tian funkcion, praktike tiaj ideoj (post pli ol 110-jara ekzistado de E kun alia „sistemo” frazvortorda) sencon jam havus apenaŭ, des pli,ĉar „ja” havas ankaŭ pliajn signifojn (t.e. klarigan, koncedan), krom la akcentan, kiuj povas ankaŭ kolizii inter si, demonstrante per si mem la maltaŭgecon de „ja” kiel „la” akcenta rimedo de la E-aj frazoj. „Eĉ” kiel akcenta rimedo meritas eble malpli da atento ol „ja”: tiuakaze temas nur pri supertaksado de io nur ŝajna – „eĉ” ja plenumas plurajn funkciojn, escepte la enfokusigan; kvankam tio koncedendas, ke la vorton (frazelementon, esprimon) post „eĉ” ni eldiradas kun kelka emfazo.
Mi pensas, ke estas apenaŭ iom da senco daŭrigi la traktadon de pliaj modeloj alternativaj, eĉ se la insistado pri kelkaj el ili sperteblas ĉe e-istoj kun movada graveco ne malpli grava ol niaj akademianoj. Des pli, ĉar pri tio pli-malpli ĉiuj niaj gramatikistoj konsentas, ke la ĉefa rimedo de enfokusigo de frazelementoj en E estas la vortordo, kion oni bazas sur la cirkonstanco, ke la E-a frazvortordo estas origine libera. La demando pli precize estas do ne ĉu enfokusigi per unusola vorteto la komenton aŭ per ia vortorda aranĝo, sed kiun modelon frazvortordan adopti, ĉar eĉ 120 jarojn post la apero de E ekzistas pluraj (eĉ se ne grandnombraj) da ili. Ĉar ankaŭ la modelo proponota de mi baziĝas sur la frazvortordo, mi nun iom traktas la nunan staton de la afero.
Frazvortordaj modeloj
Neestante kompetenta ĵuradi, konstatadi pri la tutaĵo de la E-a faka- kaj belliteraturo (jam ankaŭ pro ĝia abundeco), mi trudiĝas invoki la modelojn (implicite) manifestiĝantajn, elfiltritajn el verkoj nur de kelkaj aŭtoroj, e-istoj, kvankam la rondo de ĉi tiuj konsistas el niaj plej renomaj s-anoj. Mia elira ideo ja estis, ke se la vortorda kaoso demonstreblas eĉ ĉe la „pinto”, tiam tio estas superflua analizadi „malpli supre”, ĉar tie ĝi povas esti nur pli granda. Sed antaŭ ol trakti la temon mem, mi opinias grava deklari, ke vortigante kritikajn rimarkojn pri la lingvaĵo eĉ de kelkaj niaj eminentuloj mi neniel celas kontesti la valoron de iliaj verkoj, nek ilian renomon ĝenerale. Mi konfesas, ke verdire, antaŭ ol formuli ĉi tiujn rimarkojn, mi devis venki mian skrupulon pro la uzado de la vortoj „kritiko” kaj „kaoso” rilate la verkojn de tiaj eminentuloj, kiel Waringhien aŭ Kalocsay (por lasi Z-on sola), ĉar ĝi ambaŭkaze rigardeblas troigo. Ambaŭ (kaj ne sole ili) uzis tian E-on, kia staris je ilia dispono kaj kian oni tiam (sed eĉ hodiaŭ) rigardas kiel bonan, modelan. Aldone, ankaŭ en la ĉi-malsupraj temos ne pri io fundamente grava aŭ radikala, ĉar ni povas ankaŭ sen la prezentotaj modif-proponoj pli-malpli klare, unusence komuniki niajn direndaĵojn. La nesufiĉa matureco de la E-a frazvorto tamen kaŭzas tro grandan ĝenon kaj sensagacon ol ke mi povu strute neglekti ilin.
Rezulte de pli-malpli longa analizado de E-aj tekstoj mi venis al la konkludo, ke en E distingeblas 3 specoj de frazvortorda modelo. La unuan karakterizas la lokado de la aktuala (fraz)komento ien malantaŭen en la frazoj, la duan ĝia meto antaŭen. La tria estas ne klare distingebla de la ceteraj modeloj, ĝin karatkerizas nur pli granda libereco ol la antaŭajn. Por igi la aferon pli komprenebla, en la malsupraj mi ilustras ĉiun modelon per frazekzemploj.
3.6.1. La Z-a (Fundamenta) modelo
Ĉi tiu modelo estas tiom Z-a, ke li ie eksplicite esprimis sian preferon al ĉi tiu modelo kaj ankaŭ aplikis ĝin en siaj verkoj (ke kiom konsekvence, tion mi, neanalizinte la tutan Z-an verkaron el ĉi tiu vidpunkto, ne scias). Fundamenta ĝi nomeblas tiom, ke unue, Z estis la kreinto de E, due, liaj skribaĵoj en la Fundamenta Krestomatio, kiel tiaj, ĝojas pli da aŭtoritato kaj da modela valoro ol iu ajn ceteraj verkoj tie. Sed ni rigardu, kiel aspektas tiu vortorda modelo en la praktiko. (La aktualajn komentojn mi ĉi tie reliefigis per majuskligo. La citaĵoj originas el „Artikoloj pri E” en la F.)
3.6.1.1. La akcento de la objekto:
„… oni rigardas ilin kiel HOMOJN FRENEZAJN ..”
„… ĝi krom malsaĝaĵo enhavas ja NENION.”
3.6.1.2. Akcentado de adjektoj:
„ … bubo rigardas ilin DE ALTE …”
„ …ke ili okupas sin JE MALSAĜAĴOJ …”
3.6.1.3. Akcentado de la subjekto:
„ … tial tiel agas ankaŭ A KAJ B KAJ C …”
„ … al tiaj ideoj apartenas ankaŭ LA IDEO …”
3.6.1.4. Akcentado de la predikato:
„Tiun ĉi publikon konvinki mi NE ENTREPRENAS.”
„.. kaj ekmemoru, ke kun ĉi tiu konkludo vi KONSENTAS.”
3.6.1.5. Akcentado de la epiteto:
„…, ke iaj motivoj … ekzistas absolute NENIAJ.”
„… en ĝi tamen sidos homoj PENSANTAJ.”
3.6.1.6. Akcentado de predikativoj:
„La homo fariĝis PLI RIĈA …”
„…, ke ĝi estas NEEBLA, ke ĝi estas MALUTILA.”
„Lingvo internacia deziras nur DONI …”
3.6.1.9. Akcentado de helpverbo:
„ …, ke doni … oni jam NE POVUS.”
„ …, ke tiel esti DEVAS kaj alie esti NE POVAS.”
3.6.2. La dua (la „kontraŭa”) modelo
Tio prezentas unu el la kontraŭdiroj surterene de la E-a frazvortordo, ke kvankam niaj „gramatiko-kompilantoj” eksplicite pledas pleje por ĉi tiu modelo ili mem esence kaj praktike tamen turnas la dorson al tiu principo ilia (al ĉi tiu temo mi ankoraŭ revenos). (Aldone: ĉi tion kronas, ke ili samtiam akuzas min pri kontraŭ-fundamenteco, nerimarkante, ke tio estas efektive ili, kiuj tiel (objektive) pledas por modelo kontraŭa al la Z-a, Fundamenta …”) La esenco de la modelo estas tio, ke la komentoj staru fronte de frazoj. Surpiza en la afero ankoraŭ estas tio, ke la aplikadon de ĉi tiu modelo mi trovis krom en ĉi tiu verko, nur en 1-2 verkoj (tradukaĵoj). Jen ekzemploj (originantaj el la verko de E. Privat: Vivo de Zamenhof).
3.6.2.1. Akcentado de la objekto:
„DOLĈAN ANĜELAN NATURON havis la patrino.”
„VIVANTAJN VORTOJN lingvo devas havi …”
3.6.2.2. Akcentado de adjektoj:
„KUN MALBENO forpeliĝis … pola junulino, …”
„ĈU NE LATINE verkis Kalvino …”
3.6.2.3. Akcentado de la subjekto:
„Ankaŭ ILI rajtas havi …”
„KVAR ALIAJ kaj TRI FILINOJ poste venis.”
3.6.2.4. Akcentado de la predikato:
„GRANDIĜIS la infanaro …”
„<