|
INTERLINGVISTIKA REVUO |
| Novembro 2005 - n.ro 1 - Jaro 1-a |
|
Sesmonata Revuo Eldonita de Kurso de Beletro de Universitato de Fortalezo |
| Interlingvistika Esplor-Grupo |
| ISSN 1981-9978 |
|
|
|
|
|
|
|
“Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn.” |
| L. L. Zamenhof |
| (2-a Universala Kongreso, Ĝenevo, 1906). |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
UNIVERSITATO DE
FORTALEZO |
UNIVERSIDADE DE FORTALEZA |
|
Kanceliero |
CHANCELER |
|
Airton José Vidal Queiroz |
|
|
REKTORO |
REITOR |
|
Carlos Alberto Batista Mendes de Sousa |
|
|
VICREKTOROJ |
VICE-REITORES |
|
Ensino e Graduação: Wilhelmus Jacobus Absil |
|
| Pesquisa e Pós-Graduação: José Antônio Carlos Otaviano David Morano | |
|
Extensão e Comunidade Universitária: Randal Martins
Pompeu |
|
|
GEDIREKTOROJ |
DIRETORES |
|
Planejamento: Lourenço Humberto Portela Reinaldo |
|
| Administrativo: José Maria Gondim Felismino Júnior | |
|
Comunicação e Marketing: Valerya Abreu Gonçalves Borges |
|
|
Adreso |
Endereço |
|
Fundação Edson Queiroz |
|
| Universidade de Fortaleza | |
| Av. Washington Soares, N.º 1321 – Bairro Edson Queiroz | |
| CEP 60.811-905 – Fortaleza - Ceará - Brasil | |
|
Telefono |
Telefone |
|
(55 - 85) 3477-3000 – Fakso / Fax: (55 - 85) 3477-3055 |
|
|
Interreto |
Internet |
|
http://leitejr.sites.uol.com.br |
|
|
KORPORACIA AŬTORO |
AUTOR CORPORATIVO |
|
Kurso de Beletro de la Universitato de Fortalezo (Ŝtato Cearao, Brazilo) |
Curso de Letras da Universidade de Fortaleza (Estado do Ceará, Brasil) |
| Interlingvistika Esplor-Grupo | Linha de Pesquisa: Relações Interlingüísticas |
|
|
|
|
REDAKTA KONSILIO |
CONSELHO
EDITORIAL |
|
Prof-ro D-ro José Lemos Monteiro: Universidade de
Fortaleza – Unifor, Universidade Estadual do Ceará – Uece, Universidade
Federal do Ceará - UFC: jolemos@baydenet.com.br |
|
|
Prof-ro D-ro Antônio Luciano Pontes: Universidade de Fortaleza, Universidade Estadual do Ceará: pontes321@hotmail.com |
|
|
Prof-ro José Batista de Lima: Diretor do Centro de Humanidades da Universidade de Fortaleza - Unifor: jbatista@unifor.br |
|
|
Prof-ino Maria Célia Felismino Lima: Coordenadora do Curso de Letras - Universidade de Fortaleza - Unifor: mariacelia@unifor.br |
|
| Prof-ro D-ro Daniel Rodriguez de Carvalho Pinheiro: Coordenador do Nupech: daniel@unifor.br | |
|
Prof-ino Áurea Suely Zavam: Universidade de Fortaleza: azavam@secrel.com.br |
|
|
Prof-ro José Leite de Oliveira Junior: Redator e Tradutor/ Redaktoro kaj Tradukisto: leitejr@unifor.br |
|
|
GEPROFESOROJ
DE BELETROJ |
PROFESSORES |
|
Prof-ino Aila Maria Leite Sampaio |
|
| Prof-ino D-ino Celia Maria Onofre da Silva | |
| Prof-ro D-ro Fernando Lincoln C L Mattos | |
| Prof-ino D-ino Grace Troccoli Vitorino | |
| Prof-ino Hermínia Maria L da Silva | |
| Prof-ino Ivanilda Sousa da Silva | |
| Prof-ino Jarisa Maria Medeiros Silva | |
| Prof-ro Manoel Ricardo de Lima Neto | |
| Prof-ino D-ino Maria Enedina Lima Bezerra | |
| Prof-ro Ozanir Martins Silva | |
| Prof-ro Ruy Vasconcelos de Carvalho | |
| Prof-ino Solange Maria Morais Teles | |
|
Prof-ro D-ro Wilson Junior de A Carvalho |
|
|
NIAJN KORAJN DANKOJN PRO LA APOGO |
NOSSOS AGRADECIMENTOS PELO APOIO |
| Prof-ro José Flamarion Pelúcio Silva | |
| D-rino Virginia Ligia de Freitas Eloy da Costa | |
|
La anonimaj kunlaborantoj |
|
|
|
|
|
|
Renato Corsetti – Esploro pri la meznombra longo de la parol-unuo ĉe denaskaj plurlingvuloj |
|
|
|
Eduardo Lúcio Guilherme Amaral – Recenzo pri la filmo Lingvo, vivoj en portugala, de Vítor Lopes |
|
|
|
|
|
Pri La Interlingvistika
Revuo |
|
|
|
Tiu ĉi estas la unua numero
de nia Interlingvistika Revuo. Sed, kial eldoni tian temon ĉe nuna
Universitato? |
| Enhavo |
|
|
|
Vando Figueiredo, pentristo, estas aŭtoro de "Anĝelo", la ksilografio reproduktita sur la kovrilo de tiu ĉi unua numero de Interlingvistika Revuo. Li estas fama brazilana artisto naskita tie ĉi en Fortalezo, ĉefurbo de Ŝtato Cearao, en la jaro 1952. Li komenciĝis la prosperan vojon tra la arta mondo en la 9-a Unifor Plástica, arta salono kiu okazis en 1988, kiam li ekspoziciis kvin laboraĵojn. Sindonema artisto, Vando Figueirêdo lernis belartajn en Kubo, kie diplomiĝis en 1994. Per la arto, li sendas apartajn mesaĝojn kies celo estas ĉiam la nuntempa societo. Lia laboraĵo ne estas nur pruvo de teknika regado, sed ankaŭ estetika partopreno ĉe la historia diskutado pri la homaj problemoj. Tia arto enhavas anĝelan funkcion, ĉar la anĝeloj, same kiel la grandaj artistoj, kunportas la lumon de Dio al ĉiuj, kiuj vivas en la tenebro. Dankon, Vando Figueirêdo, ni ricevis vian luman mesaĝon. La arto de Vando Figueirêdo estas ĉe http://www.vandofigueiredo.com. |
| Enhavo |
|
|
|||||||
|
ESPLORO PRI LA MEZNOMBRA LONGO DE LA PAROL-UNUO ĈE DENASKAJ PLURLINGVULOJ
[1] |
|||||||
|
Renato Corsetti |
|||||||
|
Prezidanto de
Universala Esperanto Asocio, Profesoro ĉe la Facoltà di Psicologia de Università
di Roma “La Sapienza”, Italujo. |
|||||||
Resumo
Ĉi tiu artikolo raportas pri esploro rilate al
pluraj
lingvaj infanoj, kiuj lernas, kiel unu el la denaskaj lingvoj, la
internacian lingvon Esperanton. Ĝi provas mezuri la lingvan evoluon de la
infanoj uzante la meznombra longo de la parol-unuoj en ĉiuj lingvoj, kiujn la
infanoj lernas. Ĝi provas poste kompari la meznombran longon de iliaj
parol-unuojn kun la informoj ekzistantaj en la faka literaturo pri ĉi tiu
faktoro rilate al itallingvaj kaj anglalingvaj infanoj. La konkludoj de la
esploro montras ke plurlingvaj infanoj en ĉiuj siaj lingvoj emas havi pli
longajn parol-unuojn rilate al samaĝaj unulingvuloj kongrue kun la konataj
informoj pri avantaĝaj efikoj de plurlingveco al lingva evoluo. La samo validas
por Esperanto, kiam ĝi estas unu el la pluraj lingvoj lernataj de infanoj. Neniu
konkludo estis ebla rilate al la normaliĝo de la proporcio de vortoj kompare kun
morfemoj en Esperanto.
Ŝlosilaj vortoj: dulingveco, meznombra longo de
parol-unuoj, denaska Esperanto
1. Enkonduko Esploroj pri dulingvaj aŭ plurlingvaj infanoj, ĉe kiuj Esperanto estas unu el la
denaskaj lingvoj, jam ekzistas kvankam ne en la dezirata kvanto[2].
En ĉi tiu artikolo, tamen, mi klopodas alfronti
problemon, pri kiu laŭ mia plej bona scio ĝis nun ne ekzistas esploroj, tio
estas pri la longeco de la parol-unuoj de tiaj infanoj, denaskaj esperantistoj,
kun klopodo kompari ĝin kun tiu de la unulingvaj infanoj, pri kiuj ni disponas
informoj.
La
unua koncepto klarigenda estas tiu de parol-unuo. Laŭ mia scio ne
ekzistas ĝis nun firma tradicio por diri en Esperanto tion, kion oni nomas
utterance en la angla, enoncé en la franca, enunciato en la
itala.
Oni
povus uzi plurajn vortojn, kaj kelkaj vortaroj parolas pri diraĵo,
eldiraĵo kaj similaj esprimoj.
Ni uzas tre simplan difinon laŭ Beccaria (1989:
268): Parolvico, kiu konsistigas realan unuon en parolado, inter du fortaj
paŭzoj; ĝi povas ankaŭ konsisti el nekompletaj frazoj aŭ eĉ el nur unu vorto. En
malgrandaj infanoj la unuvortaj parol-unuoj estas tre oftaj.
En la ĉi-sekva interparolo:
Paŭlo: Kiel vi fartas?
Petro: Bone, kaj vi?
Paŭlo: Ne tre bone, sed mi volas….
Petro: …pomon.
Vi havas ekzemplon de kvar parol-unuoj. Ni
preterlasas la debatojn inter lingvistoj pri la limo de la parol-unuo interne de
unu sama parolad-unuo de individuo. Evidente se mi faras prelegon unu-horan
seninterrompe, ne havus iun ajn praktikan sencon konsideri ĝin parol-unuo por
esploroj de la speco de tiuj, kiujn ni faras en ĉi tiu artikolo. La faka literaturo pri lingvoevoluo de malgrandaj infanoj jam de longa tempo
klarigis kiel la produktado de paroloj fare de infanoj komenciĝas per unu-vortaj
diroj, kaj poste laŭgrade transiras al du-vortaj “horizontalaj” konstruoj kaj
poste al du-vortaj “vertikalaj” konstruoj. Fine la eta infano komencas diri
nekompletajn simplajn frazojn (kun nur unu verbo) kaj de tio li evoluas al
produktado de komplikaj du-frazaj unuoj kun kunliganta konjunkcio. Tre mallongan
enkondukon, sed tre klaran oni povas trovi en Steinberg, D.D., Nagata, H. e
Aline, D.P. (2001-2), sed ankaŭ
en multaj aliaj libroj pri denaska lingvoakirado[3].
En tiu kadro, evidente, la studo de la meznombra
longo de la parol-unuo akiras sian tutan signifon, ĉar pluraj studoj en la
lastaj jardekoj montris, ke la meznombra longo de la parol-unuo kreskas kune kun
la aĝo kaj kun la parolkapablo de infanoj.
Ni
donu ekzemplon: Tabelo 1. Meznombra longo de la parol-unuo de italaj infanoj (kalkulita per vortoj)[4]
19-26 monatoj
de 1,2 al 1,6
20-29 monatoj
de 1,6 al 2,8
24-33 monatoj
de 1,9 al 3,0
27-38 monatoj
de 2,9 al 5,1
Tiuj linioj estas legendaj jene: Infano en aĝo inter 19 kaj 26 monatoj produktas
parol-unuojn, kies meznombra longo varias de 1,2 vortoj al 1,6 vortoj. Pli
simple ĝi diras aŭ unu vorton aŭ 2 vortojn maksimume.
Je la komenco de ĉi tiuj studoj oni kalkulis la longon de la parol-unuoj laŭ la
nombro de la morfemoj entenataj en la parol-unuo (Komparu Brown 1973), laŭ
regulo tre simpla: “Oni nombru la morfemojn de ĉiu parol-unuo, oni sumu la
morfemojn de la unuaj 100 parol-unuoj, kaj oni dividu la tuton per cent. Tiel
oni ricevas la matematikan mez-nombron [de la longo de la parol-unuo]”[5].
Nuntempe, tamen, oni preferas kalkuli la mezonombran longon de la parol-unuo laŭ
la nombro da vortoj entenataj en ĝi. Pluraj praktikaj kaj teoriaj konsideroj
gvidis la fakulojn tra la lastaj jardekoj al ĉi tiu solvo. Unu el la unuaj
praktikaj konsideroj estis la malsameco inter la lingvoj, pro kiu lingvo
morfologie riĉa, kiel ekzemple la itala, estas malfacile komparebla kun lingvo
morfologie malriĉa, kiel ekzemple la angla. Dum en la itala ĉiu substantivo aŭ
adjektivo konsistas normale el almenaŭ unu leksika morfemo kaj unu gramatika
morfemo, tio tre ofte ne okazas en la angla. Fakte en la angla en la sama
periodo la infano eventuale lernas aliajn regulojn, kiel la rigidan ordon en la
frazo, sed tion oni ne mezuras per la MNLPU (Meznombra
Longo de la Parol-Unuo).
Alia problemo, kiu ĉefe koncernas lingvojn kun abunda morfologio, kiel la itala
aŭ la internacia lingvo Esperanto, estas eĉ pli malfacile solvebla. Mallongadire: je kiu aĝo la infano komencas kompreni, ke la vorto konsistas el
morfemoj, kaj sekve pravigas la kalkulon laŭ morfemoj?[6]
Kontentiga respondo al ĉi tiu demando ne estis donita por lingvoj kiel la itala,
kaj ankoraŭ eĉ ne ekekzamenata por lingvo kiel Esperanto.
Aliflanke temas pri kerna elemento de la lingva evoluo de denaska parolanto de
Esperanto. Kiam 3-jara infano diras:
1. ne
seĝ-u sur la divano! Estas klare ke ĝi jam aktive uzas la morfemon –u [ĝi ne aŭdis tiun formon de la gepatroj], kaj sekve havas sencon kalkuli lian MNLPU-on laŭ morfemoj. Sed kiam bebo 15-monata diras
2.
sidu! eble ĝi estas nur imitanta la patrinon, kiu ofte diras
tiun imperativan vorton en tiu preciza formo. Same kiam li pli simple diras 3. pomo vidante multajn pomojn, oni rajtas sin demandi pri lia
kapablo dividi en morfemojn? Eble por li la unuo pomo estas io ankoraŭ nedisigebla. Ĉiukaze, jam ekzistas esploroj pri la MNLPU-o de
unulingvaj infanoj. Ĉi tiu esploro celis nur refari ilin pri plurlingvaj infanoj
por vidi la efikon de plurlingveco. 2. La esploro pli konkrete 2.1. Celoj kaj hipotezo
Ĉar ni havas je dispono grupon de plurlingvaj infanoj, kies nura komuneco estas
la denaska lernado de Esperanto la esploro havis la jenajn celojn:
1 –
kompari la MNLPU-on de niaj plurlingvaj
esplor-subjektoj kun la konataj MNLPU-oj en la literaturoj por unulingvaj
infanoj. En ĉi tiu kazo ni komparis niajn rezultojn kun italalingvaj kaj
anglalingvaj infanoj. La
baza hipotezo estas ke plurlingvaj infanoj havas pli grandan meznombran longon
de la parol-unuo sekve de pli rapida lingva evoluo en plurlingvuloj.
Ĉi tiu pli rapida evoluo estis jam plurfoje atestita de
esplorantoj de ĉi tiu temo[7]. Ĉi tion ni rajtas atendi almenaŭ rilate al la
du lingvoj, kiuj la infano uzis plej multe: preskaŭ ĉiam tiuj de la du gepatroj.
2.
aparte vidi la konduton en Esperanto de
infanoj parolantaj ĝin denaske ankaŭ rilate al MNLPU-o.
3. aparte distingi la efikon de la
kunparolanto en la kazo de infanoj, kiuj parolas Esperanton kun la patro aŭ kun
la patrino. 4. rilate al Esperanto estis unu lasta celo:
vidi kiel progresas la evoluo de la proporcio inter morfemoj kaj vortoj laŭ la
progreso de la aĝo. Evidente, tio povus doni
ŝlosilon por kompreni je kiu aĝo la morfemoj de Esperanto komencas iĝi
komprenataj kaj uzataj de la infanoj. Bedaŭrinde ne ankoraŭ ekzistas studoj pri
tia proporcio, eĉ ne por la plenkreskula Esperanto[8]. La grupo de esploritaj
infanoj konsistas el 6 denaskaj esperantistoj. 3 el ili estas trilingvaj: - Milena -
Esperanto-serba-germana; - Gabriele - Esperanto – angla - itala;
- Fabiano - Esperanto, angla, itala; 3 el ili estas dulingvaj: - Gavan – Esperanto, angla; - Rolf – Esperanto, angla; - Petra – Esperanto,
angla.
La kazo de Milena estas aparta, ĉar ŝi lernas
Esperanton per interparolado kun la patrino. Ni nomu tiun lingvon L1-panjo. Ĉiuj ceteraj lernas Esperanton per
interparolado kun la patro, L1-paĉjo. Ni vidos, ke tio influas la gradon de lernado
de ĉi tiu L1. Ne estis malsamecoj rilate al pluraj faktoroj
inter la familioj, en kiuj vivis ĉi tiuj infanoj. Ĉiuj apartenis al la klera
meza klaso en sia lando (instruistoj/oficistoj). Neniu infano havis problemoj fizikajn aŭ
mensajn evolu-problemojn. 2.3. La uzitaj proceduroj La baza materialo por ĉi tiu esploro estas la
parol-unuoj produktitaj de la infanoj, en ĉiuj lingvoj kiujn ili parolas, kaj
registritaj de la gepatroj en taglibroj. Ĉiuj gepatroj, foje ambaŭ, foje nur unu
el ili, redaktis taglibrojn kun la diroj de la infanoj kaj la situacio, en kiuj
tiu diroj estis produktitaj. La parol-unuoj estis prenitaj el la taglibroj
kaj reordigitaj laŭ la aĝo de la infanoj, por ke ili estu kompareblaj. Unue ni notis la aĝon de la infano laŭ la
konvencio ĝenerale uzata en esploroj pri dulingveco: en jaroj, monatoj kaj
tagoj, ekz. 8,4 = 8 monatoj kaj 4 tagoj; 1;5,25 = 1 jaro, 5 monatoj kaj 25
tagoj.
En la dua fazo la aĝo estis reduktita al nur jaroj
kaj monatoj por havi la eblecon fari komparojn inter la infanoj en la sama aĝo
kalkulata en monatoj (alikaze komparo inter infanoj kun precize
la sama aĝo en monatoj kaj tagoj apenaŭ eblus, ĉar la produktitaj parol-unuoj
neniam estis produktitaj de du infanoj en precize la sama aĝo-tago). Krome ankaŭ
la informoj haveblaj el la faka literaturo prezentas la meznombran longon de la
parol-unuo por infanoj, kie aĝo estas indikita nur en jaroj kaj monatoj.
La simpligo estis farita simple matematike: malpli
ol aŭ ĝis 15 tagoj = antaŭa monato, post 15 tagoj = posta monato.
Poste estis kalkulita la meznombran Longon de la
parol-unuoj produktitaj de
ĉiuj infanoj en ĉiuj iliaj lingvoj, kiuj ni poste indikas per la jenaj
mallongigoj:
L1-panjo = Lingvo parolata kun la patrino;
L1-paĉjo = Lingvo parolata kun la patro;
L1-medio = Lingvo parolata de la medio (geavoj, infanzorgantoj, televido, ktp.);
L1-miksita = Lingvo parolata de la infanoj en la fazo en kiu ili produktas
parol-unuoj per uzado de elementoj de la lingvoj, kiujn ili lernas.
Mi ne volas aparte pli longe paroli pri du
fenomenoj teorie interesaj, kiuj iel tuŝas la enhavon de ĉi tiu artikolo.
Unue, estas malfacile en kelkaj situacioj decidi kiu lingvo estas pli unua
lingvo por difinita homo. Kiu lingvo estas patrina lingvo aŭ gepatra lingvo (laŭ
la esprimo uzata en Esperanto). Tio ŝuldiĝas ankaŭ al la fakto ke en la daŭro
(ankaŭ nur de la unuaj vivo-jaroj) la lingva situacio de infano povas eĉ draste
ŝanĝiĝi, ekzemple se la familio migras al alia lando aŭ se la gepatroj dividiĝas
kaj unu el la fortaj ĝistiamaj lingvoj ne plu estas uzata. Pri ĉi tiu problemo
interesiĝantoj povas plulegi en Corsetti (2004) aŭ en Shivendra (1990). Ĉiukaze
en nia esploro, ĉiuj lingvoj ŝajnis same unuaj, kun la sola pli granda kapablo
en lingvoj ekzercataj pli ofte, ekzemple kun la patrino kontraste al la patro.
Due estas konata scio, ke dulingvaj aŭ plurlingvaj
infanoj en la unua periodo de lingvo-akirado, proksimume ĝis la tria jaro,
produktas frazojn konsistantajn el elementoj de ĉiuj lernataj lingvoj. Kutime la
gepatroj reagas kun angoro je tiaj situacioj: “La eta infana menso estas
konfuziĝanta. Ni reiru al unulingveco!”. Tamen tiu reago ne estas pravigebla.
Temas pri provo diri ĉion per la vortoj je dispono, kiuj estas malmultaj en tiu
periodo en ĉiuj lernataj lingvoj. La afero reguliĝas mem ĉirkaŭ la tria jaro,
kiam infano produktas “purajn” frazojn kaj normale komprenas kiun lingvon uzi
kun kiu. Por pluaj legadoj pri ĉi tiu temo plulegu en la verkoj Corsetti(2004)
kaj Taeschner (1983).
3. Rezultoj
Konsiderante la malmultecon de la esploritaj infanoj, ni povas konsideri la
ĉi-sekvajn rezultojn kiel indikojn por postaj pli ĝeneralaj studoj.
3.1. Komparo inter unulingvuloj kaj plurlingvuloj Rilate al nia unua celo: kompari la MNLPU-on de unulingvuloj kun
plurlingvuloj, la rezultoj klare montras, ke ĝi estas pli granda en
plurlingvuloj rilate al unulingvuloj ek de la aĝo de 22 monatoj, kaj rilate
al anglalingvaj kaj al itallingvaj unulingvuloj[9]. Ĉi tiu pli
granda longeco de la MNLPU-o estas ĝenerale pli evidenta
en la lasta periodo de nia komparo.
-
je la komenco ĝis la aĝo de 21 monatoj la lingva evoluo en ĉi tiu kampo de
la multlingvaj infanoj ne multe malsamas je tiu de italaj unulingvaj infanoj.
Eĉ, laŭ niaj rezultoj, en la periodo inter la aĝo de 17 ĝis 21 monatoj la
plurlingvaj infanoj produktas iom malpli longajn parol-unuojn rilate al samaĝaj
unulingvaj infanoj. Ĉi tio estus plia pruveto favore al tiu
penso-skolo, kiu tamen opinias, ke dulingvaj infanoj povas iom pli malfrue
produkti siajn unuajn vortojn, malgraŭ la asertoj de aliaj fakuloj[10].
-
inter la aĝo de 22 kaj 30 monatoj, la plurlingvaj infanoj produktas
parol-unuojn malmulte pli longajn, en ĉiuj lingvoj je ilia dispono, rilate al la
parol-unuoj de la unulingvaj infanoj samaĝaj. - inter la aĝo de 31 kaj 35 monatoj, male, la plurlingvaj infanoj produktas
parol-unuojn mez-nombre pli mallongajn en ĉiuj lingvoj rilate al la unulingvaj
infanoj, krom en tiu lingvo, kiun ni nomis L1-miksita, kiu en ĉi tiu periodo
atingas sian plej altan pinton (en vortoj = 7) pro la oftaj finaĵoj de unu
lingvo algluitaj al radikoj el aliaj lingvoj.
Post ĉi tiu pinto komenciĝas la malkresko de la uzo de la lingvo L1-miksita, ĝis
ĝia malapero, almenaŭ en niaj informoj, je la aĝo de 46 monatoj, en kiu la
MNLPU/vortoj egalas je 2. Laŭ nia esploro, do, la meza aĝo de malapero de la
plurlingva mikso en la sama parol-unuo okazas proksimume je 4 jaroj, kvankam ĝia
pinto iom antaŭ la 3-a jaro kongruas kun la aserto, ke je tri jaroj la infanoj
praktike komencas distingi inter la lingvoj. Laŭ niaj rezultoj, li bezonas unu
jaron por komplete forigi la miksadon. En la sekva bildo estas grafike prezentataj la rezultoj
rilate al la komparo inter la longeco de la parol-unuoj en la miksita lingvo de
plurlingvuloj kaj la sama longeco por la unulingvuloj. Atentu: la indikoj
mon.ita=unulingvaj italoj, mon.ing= unulingvaj angloj kaj
plurilingui=plurlingvuloj[11].
|
|||||||
|
|
|||||||
|
-
Je la fino de niaj observoj inter
la aĝo de 47 kaj 50 monatoj, la plurlingvaj infanoj produktas parol-unuojn
mez-nombre pli longajn en ĉiuj lingvoj kompare al la samaĝaj infanoj unulingvaj. Post la aĝo de 30 ĝis 35 monatoj okazas, do, salto antaŭen en la lingva produktado,
kiun ni mezuras en ĉi tiu esploro kvante per la meznombra longo de la
parol-unuo. La fenomeno okazanta ŝajnas esti speco de “elburĝonado” de la
plurlingvaj infanoj post la aĝo de 30 ĝis 35 monatoj. En tiu aĝo okazas la plej
alta pinto de lingvomiksado. En ĝi la plurlingva infano ekzerciĝas en ĉiuj
lingvaj kodoj, kiujn ĝi lernas, kaj uzas ilin samtempe en la sama parol-unuo,
kiu ofte atingas rimarkindan longon.
Kompreneble ĉi tiuj miksitaj paroloj, iel novigaj por la infanoj, estas
malaprobataj de la medio, kiu reproponas la formojn unulingvajn, kaj tiel
refortigas la normalajn unulingvajn formojn.
Ek de ĉi tiu momento la evoluo de la MNLPU de
plurlingvaj infanoj malproksimiĝas alten tre videble de tiu de la unulingvaj
infanoj. Unu el la eblaj klarigoj povas esti, ke dum la periodo de
lingvo-miksado fare de la infano kaj de korektado fare de la medio, la infano
lernas pli rapide utiligi ĉiujn lingvojn je dispono. Pro tio ĝi, la infano,
akiras pli grandan lingvan kapablon rilate al la unulingva infano, kiu ne
spertas tian ekzerciĝadon. Rapidan rigardon al ĉi tiu fenomeno eblas per la ĉi-sekva bildo. Atentu: Lg1= L1-panjo, Lg2=L1-paĉjo, Lc=L1-medio kaj Lm=L1-miksita.
|
|||||||
|
|
|||||||
|
3.2. Rezultoj rilate al Esperanto
Rilate al Esperanto la rezultoj konfirmas ke ĝi kondutas, kiel atendeble, same
kiel ĉiuj aliaj lingvoj, kaj la meznombra longo de la parol-unuoj estas pli aŭ
malpli granda depende de la kvanto da ekzerciĝo en ĝi kaj de la tempo dum kiu
oni parolas ĝin.
Kiel oni povas vidi el la bildo 2-a la L1-panjo estas daŭre en la alta
regiono de la bildo. En ĉi tiu L1-panjo estas ankaŭ Esperanto, parolata de unu
el la infanoj kun la patrino. Ĉi tiu infano, Milena, post la komenca fazo, inter 19
kaj 23 monatoj, en kiu ŝi produktas parol-unuojn pli malpli same longajn kiel
tiujn de la aliaj esperantlingvaj infanoj, kiuj parolas Esperanton kun la patro,
produktas parol-unuojn
konsiderinde pli longajn ol tiuj de ĉiuj aliaj esperantlingvaj infanoj.
Ĉi tiu supereco okazas en ambaŭ kazoj, kaj se oni kalkulas la longecon per
vortoj kaj se oni kalkulas la longecon per morfemoj.
Do, Esperanto, kondutas kiel la aliaj lingvoj,
rilate al ĉi tiu faktoro, tempo de aŭskultado/uzado. Aliflanke, kiel ĉiuj aliaj
lingvoj de plurlingvuloj, ankaŭ ĝi prezentas valorojn pli altajn rilate al tiu
de la unulingvuloj kiel montras la bildo 3. Tio okazas ankaŭ en la plej
malfavora kondiĉo de komparo, tio estas se oni ne konsideras la distingon inter
vortoj kaj morfemoj en Esperanto, kaj kalkulas ĉion kiel vortojn (kio ja estas
pli ĝusta por tre malgrandaj infanoj), dum Brown en la plurfoje citita verko
kalkulas por la anglalingvaj infanoj ne la vortojn sed la morfemojn. Atentu: MLU/m dei monoligui ing. Di Brown = MNLPU/morfemoj de la anglaj unulingvuloj de Brown, MLU/w dei plurilingui in Esp. = MNLPU/vortoj de la plurlingvuloj en Esperanto.
|
|||||||
|
|
|||||||
|
3.3. Evoluo de la rilato inter morfemoj kaj vortoj en la evoluo de Esperanto ĉe la denaskaj parolantoj de ĝi. Kiel ni diris antaŭe, ni havis rilate al
Esperanto unu kroman celon: vidi kiel progresas la proporcio inter morfemoj kaj
vortoj laŭ la progreso de la aĝo, ĉar tio povus doni ŝlosilon por kompreni je
kiu aĝo la morfemoj de Esperanto komencas iĝi komprenataj kaj aktive uzataj de
la infanoj. Nia hipotezo ke laŭ la progreso de la aĝo la
proporcio emus stabiliĝi ne estis konfirmita. La evoluo de la proporcio
morfemoj/vortoj en la parolado en Esperanto de niaj infanoj ne montras iun
tendencon stabiliĝi sed daŭre registras pintojn kaj malpintojn. Pluaj esploroj estas bezonataj ĉi-rilate, kaj certe estus utilaj ankaŭ statistike normaj valoroj por aliaj variaĵoj de Esperanto: la plenkreskula parolata lingvo, la literatura lingvo, ktp. |
|||||||
|
BIBLIOGRAFIAJ INDIKOJ
|
|||||||
|
|||||||
|
|||||||
| Enhavo | |||||||
|
Esperanto kiel ĉies dua lingvo: ĉu paradigma ŝanĝo, ĉu nova interkompreniĝa monda sistemo? |
|||||||
|
Paulo Nascentes |
|||||||
|
Mestre em Letras pela UFF.
Professor de Esperanto na Escola de Extensão da Universidade de Brasília - UnB |
|||||||
|
Por bone kompreni kaj komprenigi la temon, verŝajne ni devos zorgeme ĉiuflanke pripensi, ekzameni kaj diskuti la signifon de kelkaj vortoj. La temo transiras la lingvan problemon kaj trafas la tielnomatan internan ideon, la homarfratecan filozofion elpensita de Zamenhof. Fakte, praktika frateco ja nomiĝas solidareco.
Ĉu Esperanto reprezentas novan interkompreniĝan paradigmon kadre de la tielnomata
solidara tutmondiĝo? Ĉu Esperanto havas ian lingvan strukturan trajton, kiu
faciligus sian rolon esti ĉies dua lingvo? Kial? Oni nepre pripensu iomete do
kelkajn rilatajn aspektojn:
1. Kion signifas la vorto “tutmondiĝo”? Laŭ PIV, Plena Ilustrita Vortaro (2005), la adjektivo tutmonda estas “koncernanta la tutan mondon.” Kaj la ĉefa zamenhofa ekzemplo estas: “ĉia ŝanĝado neebligus la plej gravan celon de nia lingvo – la tutmondiĝadon.”
Zamenhof mem ja zorgeme pensis pri ia tutmondiĝado, kaj antaŭvidis la gravecon
ne ŝanĝi nian lingvon. La Fundamenton de Esperanto oni protektu! Tio gravas por
ke ĝi fakte solvu la interlingvistikajn problemojn en la nuna internacia lingva
ordo. Ĉiuj devas konscii pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj pri la
nedemokratieco de la nuna internacia lingva ordo, de tiu komunika sistemo, kiu
tutvive privilegias iujn sed postulas de aliaj jarojn da penoj por atingi tamen
malperfektan lingvoscion. Per niaj personaj spertoj ni devas sciigi ĉiujn, ke
“Esperanto estas vera vivanta lingvo kun parolkomunumo kiu ampleksas la tutan
mondon, lingvokomunumo en kiu ĉiu ano povas senti sin plenrajta membro. Jam tio
estas revelacio por la plej multaj homoj. Por efike informi pri la ekzisto kaj
funkciado de Esperanto necesas, ke la esperantistoj mem pli profunde konu la
fenomenon Esperanto, kaj sekve pli kuraĝe argumentu kontraŭ eraraj prezentoj”.
2. Ĉu ia specifa nacilingvo povas taŭgi kiel internacia lingvo kaj samtempe favori interkompreniĝon, pacon kaj samrajtecon inter ĉiuj homoj?
Emfaze ne! Tute ne! Tiun ĉi vojon la homaro jam daŭre provis. Sed ĝi fiaskis kaj
fiaskegas. Historie, superpotencemaj etnaj lingvoj helpis pereigi el la Planedo
milojn da lingvoj kaj dialektoj – ĉeftrajtoj de sennombraj kulturoj de multaj
popoloj.
Ĉu oni devas insisti pri tiom altrudiĝema vivmaniero?
Al
tiu maniero Piron (2002) nomas ĝangalan sistemon. Ni pensu pli konkrete. Vi
imagu, ekzemple, tiun situacion: simpatia japanulo ĉeestas inter ni, kiel
nialanda vizitanto. Supozu, ke tiu homo bezonas lui domon en nia urbo. Kia
malfacilaĵo, ĉu? Mi konas kaj travivis similan situacion. Tamen, feliĉe, tiu
japano estas esperantista, kaj niaurba esperanto-komunumo amikiĝis kun li, kaj
lin multe helpis. Sen la helpo de Esperanto, tamen, kiam ni ne regas niajn
respektivajn nacilingvojn, aŭ ni silentas, aŭ ni iom balbute klopodas paroli ies
ajn fremdan idiomon, kiel dua lingvo. Ĝi estas tamen fremdalingvo por ni ambaŭ.
Psikologie, tio okazigas miskomprenojn, malkontentemon, nedeziratan limigon. Ĉu la situacio povas ja favore
ŝanĝiĝi? Ĉu ekzistus pli avantaĝa komunikmodelo ol
tiu malnova kaj malkomforta sistemo? La elpensemo de la homaro jesas pri tiu,
ekde kiam ĝi elpensis la plurajn planlingvojn. La elpensemo de Zamenhof vigle
jesis, kiam li iniciatis Esperanton. Tia konstato gvidas nin al la venonta kaj
plej grava demando por ni.
3. Ĉu lingva intuicio iel kontribuas kadre de la lingvolernado, ĉefe rilate al Esperanto? Ĉu tial iasence Esperanto reprezentus paradigman ŝanĝon ene de nova interkompreniĝa monda sistemo? En la Persona Nivelo, la individuo konsciiĝas pri si mem, kaj pri la sociaj reguloj kaj roloj, kiuj li rolos. Oni lernas regulojn, ordemecon kaj disciplinon. Pro tio la alfabetumado ekzemple okazas tiame. En la specifa kampo de la lingvolernado, ekzemple, la individuo eklernas plejformale sian gepatran lingvon, plilernas ĝin. Tiam la intuicio havas grandan rolon. La lingva intuicio estas subtila sinteno, kiu montras la plej sekuran vojon tra la hipotezoj, kiujn la parolanto iom post iom konstruas, kaj kiujn lia socia medio konfirmas, aŭ neas. Sendube, la lingva intuicio rolas grave, kiam oni bezonas lerni kaj nian nacilingvon kaj duan lingvon. Se la intuicio ne estas trompita de la lingvaj malregulecoj, de la granda kvanto da esceptoj, tiu sekureco pli facile helpas nin dum la lernado. Jen kio ja okazas, kiam iu lernas Esperanton.
LA
REGNO DE LA INTUICIO: la vortfarado en Esperanto Intuicio, laŭ PIV, signifas “scio senpere kvazaŭinstinkte akirita de la spirito sen bezono de rezonado aŭ pruvo”. Kaj ekzemplon ĝi donas: li per genia intuicio ekkaptis novan sciencan leĝon. Bone do: Kiel rolas la intuicio kadre de la homa sperto kun la lingvoj kaj iliaj lernado? La nuna esploro farita de famaj lingvistoj indikas, ke la intuicio de la parolantaro de ĉiuj lingvoj, sendube, plenumas gravan rolon, ne nur dum la akirado de la unua lingvo, tiel nomata naskiĝlingvo aŭ, preferinde, etna lingvo, sed ankaŭ dum la lernado de iu ajn fremda lingvo, kiel dua lingvo. Pro tio, la pedagogio kaj de la etnaj kaj de la fremdaj lingvoj ekspluatas tiun fenomenon, nome kiam prezentas al gelernantoj, ekzemple, strukturitajn ekzercojn. Oni atendas, ke ili respondu laŭ la modelo. Kompreneble, tiaj modeloj supozigas ke, iamaniere, la cellingvo estu regula. Iamezure, fakte, ĉiuj lingvoj enhavas iom da reguleco. Estas la sistemo mem de la lingvo. Tamen, pro la fakto mem ke Esperanto estas artefarita lingvo, oni povas tuj percepti ĝian skemisman konstruadon. Tiamaniere, la specifa pedagogio de Esperanto tre bone ekspluatas (aŭ devas ekspluati) tiun karakteron, tiel estas, la lingvan intuicion de la gelernantoj. Alivorte, lerni Esperanton certe pli facilas ol lerni iun ajn etnan lingvon pro ĝia reguleco. Por helpi la prezentadon de nia temo mi preparis etan citaĵaron. Tiaj cititaj aŭtoroj pensigos nin pri unu el la plej gravaj aspektoj de Esperanto, kiun mi frue rimarkis, kiam mi eklernis la internacian lingvon. Tiaj apartaĵoj de nia kara lingvo montras al ni, ke la genia verko de Zamenhof profitas la plej aktualajn malkovrojn de la moderna lingvoscienco. Ĝi rilatas al la intuici-uzado nepre farita de ĉiuj parolantoj. Portugallingve, infanoj saĝe konkludas: eu vendi, eu comi, do... eu fazi. Ili pravas, escepte de la fakto ke la verbo estas... neregula. Tiel, oni ofte uzas la lingvan intuicion kaj nacilingve kaj en lernindaj, lernendaj fremdaj lingvoj. Tamen oni preskaŭ preterlasas tiun fakton. Oni ofte ne ĝin perceptas, ĉar ĝi aŭtomate funkcias ĉefe – sed ne nur – kadre de la vortfarado-sistemo de Esperanto. Tiu sistemo estas himno al la homa libereco mem, kontraŭe al tio, kio ofte okazas ene de la etnaj lingvoj. En ili estas tiom da esceptoj, ke eksterlandanoj ne facile lernas tiujn lingvojn. Eĉ post kelkaj jaroj loĝante ĉi tie, nialande, la eksterlandanoj ofte eraras kaj la pluralon kaj la genron de substantivoj, ekzemple. Oni rimarku la ekzemplojn: “Este é o meu mulherrr”, “Aqui está minha marrido”, “Meu filhinha ter um namorrada simpático”. Aliflanke, kiam oni eklernas Esperanton, sufiĉas lerni nur unufoje la fleksiilon, la finaĵon -j aŭ la sufikson -ino, respektive. Kial? Ĉar Esperanto estas regula, (preskaŭ) senescepta lingvo. Do oni povas ĝin lerni pli rapide ol oni kutime lernas la francan, la anglan, la germanan, la italan. Bonvolu pripensi pri la subaj citaĵoj: 1. John Wells: 2002 (apud
Kolker: 2002) skribas: "La afiksa sistemo de Esperanto estas unu el la plej
grandaj elpensaĵoj de Zamenhof. Per la afiksoj – deko da prefiksoj, trideko da
sufiksoj oficialaj, plus eble kvardeko da teknikaj kaj aliaj neoficialaj
sufiksoj – per tiu afiksaro Esperanto havas elstaran rimedon por strukturigi la vortprovizon kaj tiel simpligi al la lernanto ĝian
ekposedon. La plej evidenta rezulto de la afiksa sistemo, skribas Waringhien,
'estas la absoluta simpleco kaj regulareco
de la vortfarado, kio akre kontrastas kun la varieco kaj neregulareco de la derivado en la ĉefaj eŭropaj lingvoj'". Ni povas vidi, kiel facile la lernantoj de Esperanto povas tuj uzi novajn vortojn, kiujn ili apenaŭ eklernis. Tio okazas, ĉar “ili jam lernis la ĉefajn elementojn de la morfologio de la koncerna lingvo; ili bone posedas jam la afiksojn kaj la manieron uzi ilin”. (Wells, samloke). 2. "Li lernas – ekzemple – unu novan vorton, la verbon manĝi. Li scias, ke ĝi konsistas el la radiko manĝ- kaj verba finaĵo. Tuj li povas produkti amason da aliaj vortoj, kies signifojn li eĉ ne devos lerni, pro iliaj logikaj interrilatoj. Li povas nomi la agon manĝi: ĝi estas manĝo. Tio, kion oni manĝas, estas memkompreneble manĝaĵo". (Wells, samloke). |